Meddelanden: 34
Språk: Esperanto
darkweasel (Visa profilen) 22 juli 2011 18:12:21
tommjames:Al mi ne ŝajnas tiel, ĉar Kirilo81 ne neas la ekziston de eca signifo.Kirilo81:ĉar "korekti" signifas "kontroli kaj laŭbezone ĝustigi", tio ankaŭ aperu iel en "korekta".Vi ŝajne do subtenas iom malpli fortan version de la argumento de Ferdinand. Ne temas pri signifo, sed "prefera signifo".
tommjames (Visa profilen) 22 juli 2011 18:54:01
darkweasel:Al mi ne ŝajnas tiel, ĉar Kirilo81 ne neas la ekziston de eca signifo.Vi pravas, sed li subtenas ecan signifon kiu retenas ideon de korektado. Tial mi similigis ĝin. Sed jes, eble tio estis troigo.
sudanglo (Visa profilen) 23 juli 2011 10:37:27
Mi ĝustigus mian horloĝon, sed mi ne korektas ĝin.
horsto (Visa profilen) 23 juli 2011 23:52:03
Ferdinand Cesarano: ĉar lernanto rajtas supozi ke, ĉe ajna adjektivo el ajnaspeca radiko, "esti XXXX-a" estas esprimebla per "XXXX-i".)Tio evidente estas malĝusta. Tiu regulo (radiko + i = estas radiko + a) validas nur por adjektivaj radikoj, tute ne por ajna radiko. Aŭ ĉu vi pensas ke "mi korektas" signifas "mi estas korekta"?
"korekt-" estas verba radiko, do tiu regulo ne estas valida.