Więcej

Sciiĝi

od Jorn644, 22 lipca 2011

Wpisy: 7

Język: Esperanto

Jorn644 (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 19:35:37

Kiel mi devas kompreni la vorton "sciiĝi". Mi komprenas ties signifon, tamen, mi nekomprenas kiel "sci-iĝ-i" povas signifi kion ĝi signifas.

Mi scias ke angle signifas "to learn of".

"Mi sciiĝis pri la afero." --> "I learned about la afero"

Tamen sci-iĝ-i:

scii = to know
iĝ = to become

Kiel mi devas kompreni "sciiĝi"?

mihxil (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 19:44:24

Jorn644:
Kiel mi devas kompreni "sciiĝi"?
Kiel 'ekscii'. Samkiel 'sidiĝi' kiu fakte signifas 'eksidi'.

Ja iom strangas, precipe ĉe transitiva verbo...

Ryuuichi (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 19:46:05

En la hispana estas "informarse / enterarse", kaj en e-on vi povas diri "informiĝi" anstataŭ "sciiĝi".

Jorn644 (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 19:58:02

sciiĝi = fariĝi scia

Mi sciiĝis pri la afero
Mi fariĝis scia pri la afero

Ryuuichi (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 20:01:43

Jorn644:sciiĝi = fariĝi scia

Mi sciiĝis pri la afero
Mi fariĝis scia pri la afero
La ĝusta tradukado.

Jorn644 (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 20:17:00

Ryuuichi:
Jorn644:sciiĝi = fariĝi scia

Mi sciiĝis pri la afero
Mi fariĝis scia pri la afero
La ĝusta tradukado.
Danke al Miĥil. rideto.gif

mihxil (Pokaż profil) 22 lipca 2011, 20:27:42

Jorn644:
Ryuuichi:
Jorn644:sciiĝi = fariĝi scia

Mi sciiĝis pri la afero
Mi fariĝis scia pri la afero
La ĝusta tradukado.
Danke al Miĥil. rideto.gif
PMEG diras ion pri 'sciiĝi'. Mi fakte ne tre kontentas pri tiu 'fariĝi scia', sed mi simple ne scias elpensi alian pli bonan analizon, eble iu alia povus...

Wróć do góry