目次へ

Enigmo: kalkulu la probablecon

Miland,2011年8月11日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月11日 22:05:58

Jen interesa matematika problemo, kiu estis solvenda de abiturientoj por eniri prestiĝan Baratan inĝenieran universitaton (I.I.T.):

La numero 1 havas tri kubajn radikojn, nome 1, w (omega) kaj w^2. [w estas kompleksa numero = 0.5*(-1 + i (3^0.5)), kie i = (-1)^0.5, t.e. imaga kvadrata radiko de -1.]

Ĵetkubo estas ĵetita trifoje, sendepende. Imagu ke la supraj numeroj estas a, b kaj c. Ne necesas ke ili egalu (aŭ ne) unu la alian.

Kalkulu la probablecon, ke
w^a + w^b + w^c = 0.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月11日 23:03:39

6/27

Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月12日 0:02:31

Sed mi kalkulis nur 1/36

Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月12日 1:31:46

Ŝak:Sed mi kalkulis nur 1/36
Pardonon. Mi miskomprenis la enigmon. Mi rekalkulu ankoraŭfoje.

Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月12日 1:34:27

Ŝak:
Ŝak:Sed mi kalkulis nur 1/36
Pardonon. Mi miskomprenis la enigmon. Mi rekalkulu ankoraŭfoje.
2/9

geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月12日 7:13:39

Ŝak:
Ŝak:
Ŝak:Sed mi kalkulis nur 1/36
Pardonon. Mi miskomprenis la enigmon. Mi rekalkulu ankoraŭfoje.
2/9
w^1 = -1/2 + i*sqrt(3)/2
w^2 = -1/2 - i*sqrt(3)/2
w^3 = 1
w^4 = -1/2 + i*sqrt(3)/2
w^5 = -1/2 - i*sqrt(3)/2
w^6 = 1

Se w^a + w^b + w^c = 0, tiam a,b,c devas esti:

1 2 3
1 2 6
4 5 3
4 5 6
1 5 3
1 5 6
2 4 3
2 4 6

Ĉiuj aliaj ne sumiĝas al nulo. Ĉia kombinacio de a, b kaj c povas esti kombinigita je 6:

1 2 3
1 3 2
2 1 3
2 3 1
3 1 2
3 2 1

Do ni havas 8 x 6 = 48 eventoj, en kiuj la esprimaĵo nuliĝas. Ĉiuj eventoj estas:
6 x 6 x 6 = 216

Do la probableco = 48 / 216 = 6 / 27 = 2 / 9

Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月12日 7:21:41

jes kaj 6/27=2/9
kaj eblas pli facile tion kalkuli: Rinmarku, ke por ke tiu sumo estu 0, la sola varianto por la aro {w^a,w^b,w^c} estas la aro de ĉiuj 3 kubaj radikoj el -1. Do por tio taŭgas ajna unua valoro de la kubo, 2/3 el la eblaj duaj valoroj kaj 1/3 de la triaj. Do la rspondo estas 2/9

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月12日 7:45:17

geo63:.. la probableco = 48 / 216 = 6 / 27
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:



La solvo de Ŝak, tamen, estas tre konciza, kaj pro la inĝenieco de lia solvo, li gajnas bluan stelon:

geo63 (プロフィールを表示) 2011年8月12日 8:14:32

Ŝak:jes kaj 6/27=2/9
kaj eblas pli facile tion kalkuli...
Pardonu al mi, sed mi kalkulis tion ĉi dumnokte post kelkaj glasoj da vino (blanka kaj dolĉa - edzino kun infanoj estas ĉe la bopatrino rido.gif), do la solvo eble ne estas efektiva. sal.gif

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月12日 19:24:16

Mi malŝatis matematikon kvankam mi ĉiam respektis matematikistojn.

Mu volus prezenti al vi unu matematikan problemon. Vi verŝajne konas ĝin, sed lasu min fari tion pro lingva ekzerco.

Tri amikoj decidis iri al restoracio por trinki unu botelon de vino. Ĉiu el ili havis po 10 dolarojn. La kelnero alportis la botelon kies prezo estis 25 dolaroj. Restis 5 dolaroj do ili donis al kelnero 2 dolarojn kiel trinkmono, kaj al ĉiu el ili po 1 dolaro. (25 + 2 + 1 +1 +1).
Ili eliris el la restoracio kaj ĉiu el ili pensas "Mi havis 10 dolarojn, nur mi havas 1, do mi elspezis 9. Ni ĉiuj elspezis 27 (3x9=27). La kelnero ricevis 2, do...27 + 2 faras 29... KIE ESTAS 1 dolaro???

先頭にもどる