ไปยังสารบัญ

Esperanto kaj Taize

จาก Miland, 31 สิงหาคม 2011

ข้อความ 26

ภาษา: Esperanto

akŭarjus (แสดงโปรไฟล์) 20 กันยายน 2011, 16:46:02

novatago:Mi opinias ke en tia komunumo ja estus bone la ĉeesto de esperanto kaj ke se oni donacas sufiĉan kvanton da mono, la estroj ne malfrue donos ŝancon al la lingvo.
Jes, eble tio necesas. okulumo.gif

bobowo (แสดงโปรไฟล์) 20 กันยายน 2011, 17:25:50

Kial ne? Esperanto povas servi ie ajn kie oni volas uzi neutralan internacian pontolingvon. Mi vizitis Taizen iam antau 25-30 jaroj.

airpath (แสดงโปรไฟล์) 20 กันยายน 2011, 18:43:39

Ŝajnas ke La Litero el Taizé tradukiĝis en Esperanton de fojo al fojo. En pli, iuj Taizé-kantoj, kiuj troveblas suben ankaǔ tradukiĝis en Esperanton.

http://www.b-eichkorn.homepage.t-online.de/oekesa2...

(Iuj kantoj de Taizé ankaǔ troveblas en la ekumena diservlibro. Mi ne scias, se ili ne troveblas supren; ili ofte estas sanktmanĝaj kantoj.) Ankaǔ, ŝajnas ke grupo el la "Junularaj Ekumemaj Esperanto-Tendaroj" aliris Taizé-on de fojo al fojo.

http://www.b-eichkorn.homepage.t-online.de/jet.htm

Miland (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2011, 09:02:22

airpath:Ŝajnas ke La Litero el Taizé tradukiĝis en Esperanton de fojo al fojo. En pli, iuj Taizé-kantoj, kiuj troveblas suben ankaǔ tradukiĝis en Esperanton.

http://www.b-eichkorn.homepage.t-online.de/oekesa2...

(Iuj kantoj de Taizé ankaǔ troveblas en la ekumena diservlibro.
Tre interese! Mi ne sciis ke Taize-kantoj troviĝas Esperantlingve en presita libro. Ĉu oni faris KD-n?

auxro (แสดงโปรไฟล์) 22 กันยายน 2011, 11:32:35

Tiutempe (mi ĉeestis la unuan JET en 1997) oni disdonis la kantaron nur en formo de papera libreto.
Ĝenerale estis impresa aranĝo, ĉar tiusemajne Esperanto estis egalrajta lingvo apud tiuj 5 aŭ 6 plej grandaj "laborlingvoj" de Taize. En Esperanto okazis kaj diservo, kaj preĝkantado, kaj diskutrondetoj.

auxro (แสดงโปรไฟล์) 22 กันยายน 2011, 11:34:44

(korekto: en 1998, do la duan)

กลับไปด้านบน