前往目錄

Diminutivoj.

貼文者: Solulo, 2011年9月7日

訊息: 17

語言: Esperanto

mihxil (顯示個人資料) 2011年9月8日下午5:08:36

Ankaŭ en la nederlanda la et-formo de vortoj estas tre ofta. Kaj ankaŭ ofte ĝi havas ian signifonuancon pli ol nur etecon.

Ekz.
IJs = glacio
IJsje = glacieto -> glaciaĵo

Kaj preskaŭ neniu trinkas 'taso da kafo' sed kutime 'taseto' da, kaj tiel plu.

Mi ja pensas ke ĝi estas ne tiom ofte 'karesa'. Se ekzemple iu parolus pri 'virineto' aŭ eĉ 'infaneto' kaj fakte celas plenkreskan virinon, tiam mi tion ne interpretus kiel kareson sed kiel malestimon.

Mi ne povas taksi kiom similas nia uzo al tiu en la pola, sed ne estas malnature al mi ke et-formoj ankaŭ povas iom ŝanĝi la signifon de la vorto.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月8日下午6:30:12

En la Viena dialekto, la vorto Haus (domo) havas du malsamajn etformojn (jen pli travidebla kaj mallonga termino ol "diminutivo"):

La formo Heiserl (evidente ne ekzistas oficiala skribo por nura dialekto, tio ĉi estas proksimuma skribo bazita sur la normgermana skribo) signifas, kiel oni atendas, "dometo". Tamen, kiel en aliaj lingvoj, tio ne nepre implicas malgrandecon, sed havas aliajn uzojn, kiel ĉiu alia etformo.

La formo Heisl tamen estas tre fia vorto por "necesejo".

Mi tamen jam aŭdis uzon de la lasta formo por la unua signifo.

zan (顯示個人資料) 2011年9月9日上午1:32:17

La pola diminutiva sistemo estas aminda. Mi komprenas tion. La saman sistemon ne havas la japana lingvo. Ni povas alie esprimi karesemon iakaze. Sed tio estas infaneca esprimo. ekz; okuloj=め karaj okuloj=おめめ

Parenteze; oni ne esprimu en Esperanto same kiel en la pola rilate al diminutivoj. Ĉar Esperanto ne estas la pola lingvo kaj la uzantoj havas diversajn kulturojn kaj ne ĉiuj scias la polan sistemon.

@Solulo
Se vi volas demandi pri la pola diminutivo kaj aliaj nacilingvoj, skribu en "pri aliaj lingvoj". sal.gif

marcuscf (顯示個人資料) 2011年9月14日下午10:05:13

Ne forgesu la portugalan, kiu havas -inho kaj -inha (prononcu -injo kaj -inja), kaj tiuj sufiksoj estas oftege uzataj!

geo63 (顯示個人資料) 2011年9月16日下午8:14:31

En la pola lingvo ni same povas krei maldiminutivojn por preskaŭ ĉiuj substantivoj, tamen malregule:

kot, kocisko - kato, katego/kataĉo
słoń, słonisko - elefanto, elefantego/elefantaĉo
kwiat, kwiatuch/kwiacisko - floro, florego/floraĉo
baba,babsko/babisko - virino, virinego/virinaĉo
...

Solulo (顯示個人資料) 2011年9月16日下午9:52:04

Geo 63, vi parolas pri aŭgmentativoj. Ĉesu tion. La fremlandanoj nieniam tion komprenos.
Ni havas; kobieta (virino) kaj kobieton (virino kun viraj ecoj).
Virinviraĉo? Eĉ esperanto ĉitie na taŭgas.
Netradukteblaĵo. rideto.gif

geo63 (顯示個人資料) 2011年9月16日下午9:54:56

Solulo:Geo 63, vi parolas pri aŭgmentativoj. Ĉesu tion. La fremlandanoj nieniam tion komprenos.
Ni havas; kobieta (virino) kaj kobieton (virino kun viraj ecoj).
Virinviraĉo? Eĉ esperanto ĉitie na taŭgas.
Netradukteblaĵo. rideto.gif
kobieton = virinulo.

回到上端