Al la enhavo

"Feliĉan nasakiĝtagon!" en diversaj lingvoj

de Roman_Mutin, 2011-septembro-08

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Tortes (Montri la profilon) 2011-novembro-29 13:03:22

Katalane: Per molts anys!

rideto.gif

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-14 13:23:23

France, plie je "Bon anniversaire " (/bon aniverser/) (delatine : "Bonan revenata jaro"), ni diras "Joyeu-x anniversaire" (/ĵŭajez aniverser/) ("Ĝojan revenata jaro") (ne legu la "-", kiun mi nur metis por eviti "Joyeŭ")
Mi supozas, ke "Happy birthday" (/hapi be(r)fdej/) signifas "Ĝojan/Ŝancan naskiĝtagon".

Parolante pri tio, morgaŭ estas la plej ĝoja tago en la kalendaro, ĉu ne ? rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-14 13:48:10

Julieno:(ne legu la "-", kiun mi nur metis por eviti "Joyeŭ")
vi povas uzi apostrofon tiucele, ĝi ne aperos.

gianich73 (Montri la profilon) 2011-decembro-14 14:37:02

Ĉu vi kantas iun kanton speciale por la naskiĝtago? Ĉiam vi tranĉas torton kaj blovas velojn? Ĉu estas la tradicio en viaj landoj?

jchthys (Montri la profilon) 2011-decembro-16 06:43:09

Χρόνια πολλά!

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-16 19:05:40

darkweasel:
Julieno:(ne legu la "-", kiun mi nur metis por eviti "Joyeŭ")
vi povas uzi apostrofon tiucele, ĝi ne aperos.
Dankegon, mi ne sciis ĝin. rideto.gif

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-16 19:22:15

gianich73:Ĉu vi kantas iun kanton speciale por la naskiĝtago? Ĉiam vi tranĉas torton kaj blovas velojn? Ĉu estas la tradicio en viaj landoj?
La franca kanto estas :
"Joyeu'x anniversaire
Heureu'x anniversaire
Tous nos voeu'x sont sincères
Pour ton anniversaire !

Tes amis aujourd'hui
Se sont tous réunis
Ton bonheur on l'espère
Pour ton anniversaire !

Oui c'est pour toi
Rien que pour toi
Joyeu'x anniversaire !


T.e. esperante :

Ĝojan naskiĝtagon
Feliĉan naskiĝtagon
Ĉiuj niaj bondeziraj estas sinceraj
Dum via naskiĝtago !

Viaj geamikoj hodiaŭ
Kunvenis ĉiuj
Vian feliĉon ni esperas
Dum via naskiĝtago !

Jes ja ĝi estas por vi
Nur por vi
Ĝojan naskiĝtagon !


Jen. Sed ofte, ni ne kantas la tutan kanzonon.

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-01 13:00:15

Bon anniversaire
Nos vœux les plus sincères
Que ces quelques fleurs
Vous apportent le bonheur
Que l'année entière
Vous soit douce et légère
Et que l'an fini
Nous soyons tous réunis
Pour chanter en chœur
Bon anniversaire

Feliĉan naskiĝtagon
Sincerajn bondezirojn
Tiuj kelkaj floroj
Alportu al vi feliĉon
Estu la tuta jar'
Leĝera, milda far'
Ĝis kiam la jarfin'
Kunigu ĉiujn nin
Por kanti en ĥor'
Feliĉan naskiĝtagon

http://www.paroles.net/chansons-populaires/paroles...

Uridium (Montri la profilon) 2013-novembro-01 19:32:17

Buon Compleanno en Itala.
Joyoza aniversario en Ido.

Anno (Montri la profilon) 2013-novembro-01 20:48:42

En Litovio mi kutime aŭdis nur "su gimtadieniu" aŭ "su gimimo diena". "Su gimimo diena" ekzistas ankaŭ kiel kanto, melodio estas la sama kiel en "Happy Birthday".

En Pollando ni kutime diras "wszystkiego najlepszego!", kio signifas "ĉion la plej bonan!" aŭ "100 lat!", kio signifas "100 jarojn!". Ofte ni kantas ankaŭ kanton, kiu nomiĝas "100 lat", ĝi estas kantata ne nur dum naskiĝtagoj, sed ankaŭ dum nomfestoj, diversaj jubileoj aŭ aliaj okazoj.

Reen al la supro