پستها: 15
زبان: Esperanto
etala (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 4:19:15
Demian (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 5:06:41
etala:Mi demandis al mi, ĉu eblas interŝanĝi la vortojn ŝin kaj vidi en frazo kiel "Mi deziras vidi ŝin." sen perdi la originalan signifon? Mi ne certas, do mi demandas aliajn Esperantistojn. (Mi kontrolis PMEG-on, sed konsilon pri la afero mi ne povis trovi.)Se mi ne eraras, la frazo "mi deziras vidi ŝin." nur montras viajn internajn emociojn; ke vi volas vidi ŝin!
Gryfek (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 6:06:23
geo63 (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 6:12:09
etala:Mi demandis al mi, ĉu eblas interŝanĝi la vortojn ŝin kaj vidi en frazo kiel "Mi deziras vidi ŝin." sen perdi la originalan signifon? Mi ne certas, do mi demandas aliajn Esperantistojn. (Mi kontrolis PMEG-on, sed konsilon pri la afero mi ne povis trovi.)En la pola lingvo oni diras same:
Ja pragnę ją zobaczyć
Mi deziras ŝin vidi
Ja = Mi
pragnę = deziras
ją = ŝin
zobaczyć = vidi
La frazo aspektas strange al vi, ĉar vi pensas angle, kie la vordordo estas fiksa.
darkweasel (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 8:06:58
vidas vandenis:Mi pensas,ke frazo skribita "Mi deziras ŝin vidi" kaj frazo dirita "Mi deziras ŝin vidi" ne kongruas sen kunteksto. Parolante oni povas akcenti iu ajn vorton de frazo kaj senco jam estos malsama. La vortordo ankaŭ povas ŝanĝi sencon.ne vere...
en eo ne eblas paŭsi la anglalingvan "i want her to see".
sudanglo (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 8:57:52
Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.
Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.
geo63 (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 18:37:50
sudanglo:Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.Ha!!! Nun mi komprenas pri kio temis... (me stupid)... Vidinte: "mi deziras ŝin vidi" mi neniam pensus, ke tio estus "I want her to see"!!! Feliĉe esperanto estas pli simila al la pola lingvo ol la angla.
Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.
Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.
antoniomoya (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2011، 21:03:25
Amike.
etala (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2011، 0:48:13
ne vere... en eo ne eblas paŭsi la anglalingvan "i want her to see".
Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.
Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.
Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.
Ha!!! Nun mi komprenas pri kio temis... (me stupid)... Vidinte: "mi deziras ŝin vidi" mi neniam pensus, ke tio estus "I want her to see"!!! Feliĉe esperanto estas pli simila al la pola lingvo ol la angla.Jes, estis la angla frazo "I want her to see." kiu malcertigis min. Pravaj konjektoj! Dankon al ĉiuj por la helpo!
lernemulino (نمایش مشخصات) 12 سپتامبر 2011، 6:26:43
sudanglo:Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.Aŭ per "Mi deziras ŝin vidantan". Ĉar tiu signifas, ke mi deziras ŝin kiel personon kiu vidas ... ĉu ne?
Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.