Więcej

Kion signifas "Mi deziras ŝin vidi."?

od etala, 10 września 2011

Wpisy: 16

Język: Esperanto

etala (Pokaż profil) 10 września 2011, 04:19:15

Mi demandis al mi, ĉu eblas interŝanĝi la vortojn ŝin kaj vidi en frazo kiel "Mi deziras vidi ŝin." sen perdi la originalan signifon? Mi ne certas, do mi demandas aliajn Esperantistojn. (Mi kontrolis PMEG-on, sed konsilon pri la afero mi ne povis trovi.)

Demian (Pokaż profil) 10 września 2011, 05:06:41

etala:Mi demandis al mi, ĉu eblas interŝanĝi la vortojn ŝin kaj vidi en frazo kiel "Mi deziras vidi ŝin." sen perdi la originalan signifon? Mi ne certas, do mi demandas aliajn Esperantistojn. (Mi kontrolis PMEG-on, sed konsilon pri la afero mi ne povis trovi.)
Se mi ne eraras, la frazo "mi deziras vidi ŝin." nur montras viajn internajn emociojn; ke vi volas vidi ŝin! okulumo.gif

Gryfek (Pokaż profil) 10 września 2011, 06:06:23

Je multaj lingvoj oni diras: Ŝin mi deziras vidi. Ŝin vidi mi deziras. Akuzativo indikas la objekton kaj direkton. Mi volas iri Petron (kontraŭe: Min volas iri Petro).

geo63 (Pokaż profil) 10 września 2011, 06:12:09

etala:Mi demandis al mi, ĉu eblas interŝanĝi la vortojn ŝin kaj vidi en frazo kiel "Mi deziras vidi ŝin." sen perdi la originalan signifon? Mi ne certas, do mi demandas aliajn Esperantistojn. (Mi kontrolis PMEG-on, sed konsilon pri la afero mi ne povis trovi.)
En la pola lingvo oni diras same:

Ja pragnę ją zobaczyć
Mi deziras ŝin vidi

Ja = Mi
pragnę = deziras
ją = ŝin
zobaczyć = vidi

La frazo aspektas strange al vi, ĉar vi pensas angle, kie la vordordo estas fiksa.

vidas vandenis (Pokaż profil) 10 września 2011, 07:53:17

Mi pensas,ke frazo skribita "Mi deziras ŝin vidi" kaj frazo dirita "Mi deziras ŝin vidi" ne kongruas sen kunteksto. Parolante oni povas akcenti iu ajn vorton de frazo kaj senco jam estos malsama. La vortordo ankaŭ povas ŝanĝi sencon.

darkweasel (Pokaż profil) 10 września 2011, 08:06:58

vidas vandenis:Mi pensas,ke frazo skribita "Mi deziras ŝin vidi" kaj frazo dirita "Mi deziras ŝin vidi" ne kongruas sen kunteksto. Parolante oni povas akcenti iu ajn vorton de frazo kaj senco jam estos malsama. La vortordo ankaŭ povas ŝanĝi sencon.
ne vere...
en eo ne eblas paŭsi la anglalingvan "i want her to see".

sudanglo (Pokaż profil) 10 września 2011, 08:57:52

Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.

Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.

Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.

geo63 (Pokaż profil) 10 września 2011, 18:37:50

sudanglo:Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.

Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.

Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.
Ha!!! Nun mi komprenas pri kio temis... (me stupid)... Vidinte: "mi deziras ŝin vidi" mi neniam pensus, ke tio estus "I want her to see"!!! Feliĉe esperanto estas pli simila al la pola lingvo ol la angla.

antoniomoya (Pokaż profil) 10 września 2011, 21:03:25

Por mi, hispanlingvano, la frazo "mi deziras ŝin vidi" havas nur la signifon klare esprimita per tiuj vortoj. Neniam mi povus konfuzi ĝin kun "mi deziras ke ŝi vidu".

Amike.

etala (Pokaż profil) 11 września 2011, 00:48:13

ne vere... en eo ne eblas paŭsi la anglalingvan "i want her to see".
Plej grave estas kompreni ke 'Mi deziras ŝin vidi' neniam povas esprimi la anglalingvaĵon 'I want her to see'.

Tiu frazo tradukiĝas en Esperanton per 'Mi deziras ke ŝi vidu'.

Eble, kaj mi diras nur eble, la vortordo nuancigas pri kio estas la ĉefa afero - ĉu vidi, ĉu ŝi.
Ha!!! Nun mi komprenas pri kio temis... (me stupid)... Vidinte: "mi deziras ŝin vidi" mi neniam pensus, ke tio estus "I want her to see"!!! Feliĉe esperanto estas pli simila al la pola lingvo ol la angla.
Jes, estis la angla frazo "I want her to see." kiu malcertigis min. Pravaj konjektoj! Dankon al ĉiuj por la helpo!

Wróć do góry