לתוכן העניינים

Kiel oni transdonus ridado en skriba Esperanto?

של Infinitebit, 24 ביולי 2014

הודעות: 11

שפה: Esperanto

Infinitebit (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2014, 01:45:21

Ekzemple en la Angla oni skribus "Hahaha" aŭ en la Portugala oni skribus "kkkkkkk".

Oijos (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2014, 02:51:14

Mi ne komprenus "kkkkkkk", sed jes ja "hahaha"

http://vortaro.net/#ha!

(ankaŭ havas aliajn sencojn)

Infinitebit (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2014, 03:14:11

Oijos:Mi ne komprenus "kkkkkkk", sed jes ja "hahaha"

http://vortaro.net/#ha!

(ankaŭ havas aliajn sencojn)
"KKKKK" estas la Brazilano varianto de "LOL" aŭ "Laugh out Loud".

Altebrilas (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2014, 07:25:38

Ne la Akademio decidas pri tio, sed la uzantoj, cxar tio ne estas parto de la oficiala lingvo.

Laŭ mia gusto, Hahaha estas pli internacie komprenebla ol KKKKK aŭ lol, do ĝi estas pli konforma al la spirito de esperanto. Kvankam... se oni aludas pri sekreteta lingvaĵo inter gejunuloj aŭ interretuloj "lol" estus pli internacie komprenata en tiu rolo.

Infinitebit (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2014, 11:30:58

Ho okej dankon ĉiuj por la respondoj.

Dalla_Jennard (הצגת פרופיל) 13 באפריל 2019, 17:27:04

Mi kredas ke samvaloran de LOL estas MDR, kiu signifas ´Multe Da Ridoj´
Kaj la ridado povas esti skribita laŭ kiel ĝi sonas en respektiva lingvo, ĉar homoj ridas diversmaniere ĉirkaŭ la mondo...

sergejm (הצגת פרופיל) 13 באפריל 2019, 20:53:30

"Ha!" estas oficiala interjekcio en Esperanto, sed ne "hahaha". Se necesas ripeto, skribu "ha-ha-ha".

ohojiro (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2019, 06:24:15

המסר הוסתר

Nala_Cat15 (הצגת פרופיל) 18 ביוני 2019, 20:32:48

En koreia lingvo ankaŭ estas kkkkkkkk sed en hanguel... sed ĉu oni povas diri ĥaĥaĥaĥaĥa esperante?

Nala_Cat15 (הצגת פרופיל) 18 ביוני 2019, 20:33:20

Mi estas ege malfrua....

לראש הדף