글: 7
언어: Esperanto
Roberto12 (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오전 11:30:47
Se oni diras "Mi havas libron de Dan Brown", ĉu tio signifas ke Dan Brown *posedas* la libron AŬ ke li *skribis* ĝin? Kaj kiel oni dirus la alian?
Roberto.
PS. Mi lernas Esperanton de tri monatoj.
mnlg (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오전 11:46:00
Vi povas klare diri: libro verkita de Dan Brown, posedita de Ludoviko, elsendita de firmao Belegaj Libroj, ktp ktp.
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오후 12:55:26
Roberto12:Mi lernas Esperanton de tri monatoj.Mi lernas Esperanton dum tri monatoj.
Mi lernas Esperanton ek-de la 1-a de aŭgusto.
Mi komencis lerni Esperanton antaŭ tri monatoj.
Mi komencis lerni Esperanton la unuan de aŭgusto.
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오후 1:19:40
Ŝajnas al mi, ke la frazoj "Mi komencis lerni..." kaj "Mi eklernis..." ne estas egalaj, sed bone klagiri tion mi ne povas.
Mia lingvosento diras tion al mi.
Roberto12 (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오후 3:21:26
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
horsto (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오후 4:20:46
Roberto12:Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.Jes, la -n finaĵo de monatoj estas montrilo por daŭro. Tial "dum tri monatoj" kaj "tri monatojn" estas samsignifaj.
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 31일 오후 9:46:20
horsto:Sed por pli bona komprenado kaj prononcado estas pli preferinde uzi tamen "Mi lernas Esperanton dum tri monatoj".Roberto12:Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.Jes, la -n finaĵo de monatoj estas montrilo por daŭro. Tial "dum tri monatoj" kaj "tri monatojn" estas samsignifaj.
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
Kvankam oni povas diri "Mi lernas Esperanton jam tri monatojn".
Laŭ mi estas sufiĉe klare.