Al la enhavo

naciaj alfabetoj

de ora knabo, 2007-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 20:38:13

Cirila alfabeto
Nun sufiĉas en la rusa lingvo 33 literoj (eroj de lito lango.gif ) por esprimi ĉiujn vortojn, pensojn kaj opiniojn.
Kiaj belaj estis literoj de malnova rusa lingvo.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 21:10:00

RiotNrrd, ĉu literoj uzataj en fremdaj vortoj (café, naïve, ktp.) estas konsiderataj kiel anglaj literoj?

Terurĉjo > kaj la ĉina eĉ uzas milojn da signoj por esprimi ĉion. lango.gif
Vi pravas, malnova cirila alfabeto estas bela.

La japana ankaŭ uzas ĉinajn signojn, sed samtempe du silabarojn: katakana kaj hiragana (tiu artikolo ne ekzistas en Esperanta Vikipedio).

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-08 09:37:28

Alfabeto ne estas por la Ĉina. okulumo.gif Fakte en la Ĉina oni uzas pinjinon, en kiu oni uzas la Latinan alfabeton, por esprimi la elparolon, sed oni neniam uzas ĝin "vere", ĉar la ideogramoj estas pli facilaj por kompreni. En la japana kaj la korea ideogramoj ankaŭ estas uzataj, sed en la korea oni malofte uzas ideogramojn por esprimi. Kaj, en la korea unu silabo estas nur unu signo, sed ĝi konsistas el kelkaj partoj, kiuj kredeble egalas al literoj.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-09 11:11:26

Sveda literoj:
Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Xx Yy Zz Åå Ää Öö. Kaj W estas uzata en fremdaj vortoj, kaj ´ sur e (é) en exemple armén (militistaro) por montri ke ĝi ne estas same ke armen (la brako), é-same ke entré en franca, e en "armen"- same ke e en esperanto.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-09 16:46:47

Mutusen:RiotNrrd, ĉu literoj uzataj en fremdaj vortoj (café, naïve, ktp.) estas konsiderataj kiel anglaj literoj?
Ne. Estas nur kelkaj vortoj kun tiuj literoj, kaj kutime ni ne eĉ uzas ilin. Ni literumas ilin "cafe", "naive", "cooperate", ktp. Oni neniam normale vidas fremdajn literojn en la anglaj versioj de fremdaj vortoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-09 17:46:24

La rusa lingvo ne enhavas sonojn, similajn al anglaj "th", "w" (preskaŭ esperanta "ŭ"), kaj multajn aliajn. La longeco de vokaloj nenion signifas en la rusa.
Sed kiam rusoj skribas fremdlandajn vortojn aŭ nomojn, ili uzas la literojn de sia alfabeto.
Ekzistas certaj malfacilaĝoj por esprimi sonojn, ne ekzistantajn en la rusa.
Ekzemple, por esprimi la sonon "th", la rusa lingvo uzas literojn "c" - "s", "ф" - f aŭ "т" - t. Tio dependas de orelo de tradukisto. lango.gif

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 11:14:49

Mutusen:
Jen la hispana alfabeto: Aa Bb Cc CHch Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll LLll Mm Nn Ññ Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ĉi tie, CH, LL kaj Ñ estas apartaj literoj
Vi pravas, sed malgaje CH kaj LL oni estis malmetitaj de la alfabeto en 1994 por similigi la hispanan alfabeton al aliaj eksterlandaj alfabetoj. Tamen la sonoj de tiuj literoj daŭras kiel apartaj literoj kaj en esperanto egalas al la Ĉ kaj la J.

Mutusen:...
sed diakritaj literoj estas konsiderataj kiel sendiakritaj literoj: Áá Éé Íí Óó Úú Üü.
Vi pravas denove, ni nur uzas ilin por enfazi silabon en vorton kaj (foje) tiel malsamigi unu vorton el alia. Ekzemple: este (tiu ĉi) kaj esté (ĝi/li/ŝi/mi estos). La sono de la litero ne ŝanĝas.

La ü estas malsama al la aliaj. Ĝi estas por malsamigi gue/gui (esperante ge/gi) el güe/güi (esperante gue/gui). Sed ankaŭ sonas "u".

Ĝis, Novatago.

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-16 09:45:46

Saluton.

Multaj aziaj amikoj ne havas alfabetojn.
Kaj eble amikoj en Almenio, Izraelo, Arabo (Azio) ne havas alfabetojn, ĉu ne ?
En esprimi oni uzas analizecan litersistemon, kiu konsistas el konsonantoj kaj vokaloj. Kaj aliaj iuj homoj uzas ĉefe ideogramojn.

Ankaŭ mi interesas tiujn, sed oni havas tiajn tiparojn ? Ĉu reto aŭ komputilo havas tian kapablon por vidigi?

TED110 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 12:33:56

La armena alfabeto estast la plej bela por min ridulo.gif ... sed bedaŭrinde mi ne scias la sinsekvon! XD

ԽՒԷՐՏԵԸԻՈՊՉՋԱՍԴՖՔՀՃԿԼԹՓ՞ԶՑԳՎԲՆՄՇՂԾ

La alfabeto estas relative parenca kun la alfabeton de Grekio aŭ Georgo.

Kaj de Islando:
AÁBCDEFGHIJKLMNOPRSTUVXZÖÆÐÞ

snds24 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 12:39:40

Blanka Meduzo:Saluton.

Multaj aziaj amikoj ne havas alfabetojn.
Kaj eble amikoj en Almenio, Izraelo, Arabo (Azio) ne havas alfabetojn, ĉu ne ?
En esprimi oni uzas analizecan litersistemon, kiu konsistas el konsonantoj kaj vokaloj. Kaj aliaj iuj homoj uzas ĉefe ideogramojn.

Ankaŭ mi interesas tiujn, sed oni havas tiajn tiparojn ? Ĉu reto aŭ komputilo havas tian kapablon por vidigi?
Pri hebrea alfabeto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hebrea_alfabeto

Reen al la supro