К содержанию

Украйно: армео ланчас операцион контроли Мариуполон

от amigueo, 10 октября 2014 г.

Сообщений: 23

Язык: Esperanto

amigueo (Показать профиль) 10 октября 2014 г., 8:29:17

Ukrajno: armeo lanĉas operacion kontroli Mariupolon

transalfabeta infanludo, tamen interesa por malforigi rusan lingvon al esperantistoj, aŭ por malforigi esperanton al ruslingvanoj.

Fenris_kcf (Показать профиль) 10 октября 2014 г., 8:40:54

Hu, ĉu mi rajtas partopreni?

ᛋᚲᚱᛁᛒᛁ : ᛖᛋᛈᛖᚱᚨᚾᛏᛖ : ᛈᛖᚱ : ᚱᚢᚾᛟᛃ : ᚨᚾᚲᚨᚢ : ᛖᛋᛏᚨᛋ : ᚨᛗᚢᛉᚨ

mordaunt (Показать профиль) 10 октября 2014 г., 8:48:51

Tio iomete similas al la sovet-moldava lingvo, kiu estis kvazaŭ la rumana lingvo skribata per kirila alfabeto.

Terurĉjo (Показать профиль) 10 октября 2014 г., 11:45:44

al mi ĉio ne plaĉas tie ĉi
unue, ciril-alfabeto tute ne taŭgas por la lingvo internacia
due, ukrajno signifas ne landon aŭ ŝtaton, sed nacion, do ukrajno estas viro, kies nacio estas malruso
mi dankas cin, Dio, ke mi ne estas ruso
externalImage.png

trie, ne estas kompreneble, pri kiu armeo temas. rusa armeo ne partoprenas en la milito, ukrajna armeo nun ne kapablas operaciumi, ĉar ĝi estas venkita de la donbasaj ribelintoj
kvare, kontroli en esperanto ne estas regi, gvidi, konduki aŭ posedi, sed konstante aŭ de tempo al tempo observi aŭ esplori, rigardi, ĉu ĉio estas en ordo

Christa627 (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 19:16:42

Ла вэра дэмандо эстас, киэл дистинги интэр "h" кай "ĥ"; кай киэл фари ла "ĝ" кай "ŭ" сонойн?

Terurĉjo (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 19:35:48

Christa627:Ла вэра дэмандо эстас, киэл дистинги интэр "h" кай "ĥ"; кай киэл фари ла "ĝ" кай "ŭ" сонойн?
la vera demando estas, kiel distingi inter "h" kaj "ĥ"; kaj kiel fari la "ĝ" kaj "ŭ" sonojn?

la respondo: la cirilan alfabeton uzas kelkaj slavaj lingvoj: la rusa, la belorusa, la ukrajna, la bulgara, la serba, la makedona, la rusina.

la sono "ĥ" estas "х" (kiel en ĉiuj cirilaj alfabetoj)

la sono "h" estas ekzemple "ґ" aŭ "h" mem

la sono "ĝ" estas "џ" (kiel en la serba)

la sono "ŭ" estas "ў" (kiel en la belorusa)

Christa627 (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 19:47:46

Terurĉjo:
Christa627:Ла вэра дэмандо эстас, киэл дистинги интэр "h" кай "ĥ"; кай киэл фари ла "ĝ" кай "ŭ" сонойн?
la vera demando estas, kiel distingi inter "h" kaj "ĥ"; kaj kiel fari la "ĝ" kaj "ŭ" sonojn?

la respondo: la cirilan alfabeton uzas kelkaj slavaj lingvoj: la rusa, la belorusa, la ukrajna, la bulgara, la serba, la makedona, la rusina.

la sono "ĥ" estas "х" (kiel en ĉiuj cirilaj alfabetoj)

la sono "h" estas ekzemple "ґ" aŭ "h" mem

la sono "ĝ" estas "џ" (kiel en la serba)

la sono "ŭ" estas "ў" (kiel en la belorusa)
Ve; ґ, h, џ, kaj ў ne ekzistas en mia (rusa) klavaro. Ĉu ekzistas klavar-aranĝo, kiu enhavas ĉiujn cirilajn literojn?

En la rusa klavaro, mi ne sukcesas trovi la "Ëë" klavon. Ŝajnas, ke mi trovis ĝin unufoje, sed nun ne povas.

konstantin666 (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 20:01:31

Terurĉjo:la sono "h" estas ekzemple "ґ" aŭ "h" mem
"ґ" [url=https://ru.wikipedia.org/wiki/Украинский_алфавит]sonas kiel "g"[/url]

Terurĉjo (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 20:20:34

mi jam skribis (vidu supre), ke por celoj internaciaj la cirila alfabeto ne taŭgas

ne gravas, kiel sonas la litero ґ en la urkajna lingvo, mi nur proponis uzi ĝin.

la litero Ёё plej ofte troviĝas sur la butono "~" (tildo), sed tio dependas de la klavar-modelo.

ĉevino (Показать профиль) 18 октября 2014 г., 22:04:13

Гравас ке чиу интернациа лингво пову скрибиджи ен чиун айн алфабетон.

Наверх