Al la enhavo

Oops?

de Daisy454, 2015-oktobro-20

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Daisy454 (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 01:27:37

Kiel oni diras "oops" Esperante? (En la angla, signifas konfeso de eraro.)

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 01:55:52

Daisy454:Kiel oni diras "oops" Esperante? (En la angla, signifas konfeso de eraro.)
Kutime mi diras "Fuŝ'"

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 05:01:24

estimata nia Bertilo jam ĉion kolektis:

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

sergejm (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 05:28:14

Тerurĉjo:estimata nia Bertilo jam ĉion kolektis:

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Atentu akcenton en ĉi tiuj vortoj!
Sed ° kiel indiko de akcento je la lasta silabo multaj nomas kontraŭfundamenta.

Ondo (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 08:12:10

sergejm:Atentu akcenton en ĉi tiuj vortoj!
Sed ° kiel indiko de akcento je la lasta silabo multaj nomas kontraŭfundamenta.
La simbolo ° en PMEG neniel rilatas al akcento. Ĝi signifas simple ”La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV”. Vidu la klarigon.

Daisy454 (Montri la profilon) 2015-oktobro-21 01:33:16

Dankon!

raffadalbo (Montri la profilon) 2015-oktobro-26 14:01:01

NJ Esperantist:Kutime mi diras "Fuŝ'"
Тerurĉjo:estimata nia Bertilo jam ĉion kolektis:
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
PMEG 18.2 (Bertilo):Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn
Do, finfine, Bertilo konfirmas ankaŭ la elekton de NJ Esperantist, nur li konsilas forigi la apostrofon, ĉar la ekkrio estas nura radiko: "Fuŝ" kaj ne "Fuŝ'".

amigueo (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 14:02:32

Kompreneble ne kutima, sed logike ŝerca esprimo:

No! (Mi konfesas eraron, mi forgesis la akuzativan N, aŭ iun ajn eraron)

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 02:08:39

NJ Esperantist:Kutime mi diras "Fuŝ'"
same je mi
kaj erar`, erare, mis, aŭ mise

Reen al la supro