去目錄頁

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

Jev, 2006年7月30日

讯息: 60

语言: Esperanto

Jev (显示个人资料) 2006年7月30日下午9:45:49

En tiu ĉi temo ni diskutu pri ĉio, kion vi volus plibonigi ĉe la nova paĝaro. Se vi rimarkos iun cimon ĉe la paĝaro aŭ havos iun proponon, kiel eblas plibonigi la sistemon, skribu pri tio ĉi tie. Grandan antaŭdankon!

wulfgang (显示个人资料) 2006年7月30日下午11:03:28

OK, tie:

La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.

Pardonu por skribi en la malĝusta temo. Mi superrigardas la vorton "aspekto".

Proposo: redaktfunkcio por forumo estus bonega!

Jev (显示个人资料) 2006年7月30日下午11:13:08

wulfgang:Proposo: redaktfunkcio por forumo estus bonega!
Ĉu ne eblas redakti la mesaĝojn? Provu ankoraŭfoje...

wulfgang (显示个人资料) 2006年7月31日上午9:18:58

Ah! Mi nun vidas la ligilon. "Redakti" estas tradukita kun "skribi" en la germana versio.

Jev (显示个人资料) 2006年7月31日下午2:33:25

Unu persono skribis al mi, ke la nova paĝaro estas tre malrapida... Kion vi pensas pri tio? Kiom rapide ĝi fukcias por vi?

Urho (显示个人资料) 2006年7月31日下午6:20:46

Jev:Unu persono skribis al mi, ke la nova paĝaro estas tre malrapida... Kion vi pensas pri tio? Kiom rapide ĝi fukcias por vi?
Mi pensas, ke nun (post la pasinta merkredo) la nova paĝaro funkcias pli bone! – Ĝi estas sufiĉe rapida.

el_edu (显示个人资料) 2006年7月31日下午6:59:53

Saluton

Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas": Kiam mi sendas la dialogekzerco, la lingvohelpanto ricevas nur la komenton tekston, la dialogo teksto alvenas malplene. Tamen, ĉi tio korekte funkcias per la malnova lernu.

Bonvolu diri al mi ĉu vi deziras pli detalojn, helpi estos plezuro.

Alia afero: Jes, la nova lernu funkcias iom malrapide, sed nur iufoje, almenau de antau kelkaj tagoj.

Jev (显示个人资料) 2006年8月1日上午12:58:07

el_edu:Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas":
Mi tion esploros. Dankon pro la komento.

el_edu:Alia afero: Jes, la nova lernu funkcias iom malrapide, sed nur iufoje, almenau de antau kelkaj tagoj.
Eble do la paĝaro ne kulpas, povas esti, ke la servilo iufoje malbone funkcias.

Jev (显示个人资料) 2006年8月1日上午12:59:54

Hodiaŭ ni tute malŝaltis la malnovan lernu! kaj definitive transiris al la nova. Mi nun estas sufiĉe laca kaj povas esti, ke mi preterlasis iujn cimojn. Estus bone, se iu el vi povus testi la paĝaron kaj raporti pri ĉiuj strangaĵoj.

wulfgang (显示个人资料) 2006年8月1日下午8:06:41

http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo

ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)

Plie, la logeto ne elmontriĝas.

回到上端