去目錄頁

Pri ja

Zam_franca, 2019年9月14日

讯息: 37

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月14日上午8:52:28

Mi ne vere komprenas tiun ĉi vorton. Mi komprenas, ke oni uzas ĝin ekzemple tie :
"- Mi pravas, ĉiam !
- Ne !
- Ja !
- Ne !
- Ja !.."
Sed ĉu oni ekzemple uzas ĝin por traduki la anglan "I do like" --> "Mi ja ŝatas" ?

sergejm (显示个人资料) 2019年9月14日上午9:47:50

Mi ankaŭ ne komprenas 'ja', kiam ĝi sola vorto en la prepozicio.
Kiam 'ja' staras inter subjekto kaj verbo aŭ en la komenco de la prepozicio, ĝi estas ekvivalenta angla 'do'

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月14日上午9:59:37

sergejm:Mi ankaŭ ne komprenas 'ja', kiam ĝi sola vorto en la prepozicio.
Kiam 'ja' staras inter subjekto kaj verbo aŭ en la komenco de la prepozicio, ĝi estas ekvivalenta angla 'do'
Aĥ, okej. Tial mi povas skribi "mi ja samopinias.", ĉu ne ?

sergejm (显示个人资料) 2019年9月14日上午10:03:59

Ja mi samopinias - samopinias mi, ne ui alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.

Metsis (显示个人资料) 2019年9月14日上午10:18:12

En la germana la vorto "ja" havas du signifojn: "jes" kaj kiel fortiga vorto.
  • Habe ich recht? Ja, du hast / Ĉu mi pravas? Jes, vi pravas.
  • Habe ich recht? Ja, du hast ja / Ĉu mi pravas? Jes, vi vere/ja pravas.
Por la dua signifo Z pruntoprenis la germanan vorton.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月14日上午10:37:56

sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.

StefKo (显示个人资料) 2019年9月14日上午10:51:17

Zam_franca:
sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.
Vi probable volis skribi "Mi jam komprenas nun"?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月14日下午12:27:16

StefKo:
Zam_franca:
sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.
Vi probable volis skribi "Mi jam komprenas nun"?
Ne. Mi volis skribi tion, kion volas diri en la angla "I do understand" (la insisto)

Vinisus (显示个人资料) 2019年9月14日下午10:18:36

Jes ja, mi komprenis = Sen ia ombro da dubo mi komprenis.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年9月15日下午4:51:47

Baze, la vorto "ja" estas la malo de "ne". Tamen, ekzistas ankaŭ "jes", sed tion oni uzas nur kiel respondo al demando. Ĉu mi pravas?

回到上端