关闭的
最多显示 500 条消息。
Anekdotoj
从 MikhailMarkeyev, 2009年7月1日
讯息: 846
语言: Esperanto
Terurĉjo (显示个人资料) 2013年11月12日上午10:50:23
fstphane:Kiam estas la tago de Alzheimer-malsano?la plej bona malsano estas sklerozo: nenio doloras kaj ĉiumatene estas multege da novaĵoj
dobri (显示个人资料) 2013年11月12日下午4:26:03
Terurĉjo:Kaj la malsanuloj estas la plej feliĉaj homoj, ĉar ili havas ĉion, kion ili rememoras.fstphane:Kiam estas la tago de Alzheimer-malsano?la plej bona malsano estas sklerozo: nenio doloras kaj ĉiumatene estas multege da novaĵoj
vincas (显示个人资料) 2013年12月20日下午1:37:24
- Kara kolego! Tio tute ne estas grava problemo. Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la juran diferencon inter "mia" kaj "via".
vincas (显示个人资料) 2013年12月20日下午1:38:03
---------------------------------
- Mi petas, mi petas! Sinjoro! Vi senĉese insultas kaj ofendas!
- Sed sinjoro prezidanto! Mi tute ne ofendas. Mi nur ĝentile kaj per eŭropa tono pruvas al tiu porko, ke li estas idioto.
vincas (显示个人资料) 2013年12月20日下午1:39:57
-------------
Du policistoj renkontiĝas. Unu el ili portas dikan libron.
- Kia libro ĝi estas, amiko? - demandas la unua.
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Jes.
- Do. Se vi havas akvarion, vi ŝatas la naturon. Se vi ŝatas la naturon, vi ŝatas ankaŭ la florojn. Se vi ŝatas la florojn, vi verŝajne volonte donacas bukedon al bela virino. Se vi donacas bukedon al bela virino, vi certe ne estas gejo. Tio estas logiko.
- Ho mi tre deziras lerni logikon! Donu al mi tiun libron.
Li ricevis la libron, kaj renkontas alian policiston. Tiu demandas:
- Kia libro ĝi estas?
- Ĝi estas libro pri la logiko.
- Kio estas logiko?
- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?
- Ne.
- Do, tiuokaze vi estas gejo.
maratonisto (显示个人资料) 2013年12月20日下午2:25:02
- Ni donacu belan libron.
- Ne, libron li jam havas.
vincas (显示个人资料) 2013年12月22日下午9:01:29
------------------------
Bienulon vizitis fama matematikisto. La riĉulo por fanfaroni pri sia granda ŝafaro montris ĝin al la scienculo.
Ĉu vi povus kalkuli, kiom da bestoj estas en tiu ŝafaro?
La matematikisto prenis skribilon kaj paperon, kelkajn minutojn kalkuladis, poste deklaris:
En la ŝafaro troviĝas 2534 ŝafoj.
Mirinde! Kiel vi sukcesis tion kalkuli tiel precize?
– La afero estas tre simpla. Mi nur dividis la nombron de la bestopiedoj per kvar.
vincas (显示个人资料) 2013年12月22日下午9:07:39
AdinanCenci (显示个人资料) 2013年12月29日下午2:18:31
ili rigardi unu al alia dum momento
kiam unu el ili diris:
-se la vento ŝangi ĝi estus bonega
-jes, diris la alia
hahahaha
Bahianoj estas rigardinta kiel dormema en Brazilo. Sed ĝi estas tute malvera.
Bahianoj estas laborema
maratonisto (显示个人资料) 2014年1月18日下午5:42:00
- Kion vi faris en Novjara Nokto?
- Ni drinkis unu ĉampanon meznokte, ĉirkaŭbrakiĝis kaj poste kantis la Himnon.
- Ni drinkis unu ĉampanon meznokte, ĉirkaŭbrakiĝis kaj poste faris sekson.
- Sekson?
- Jes, ĉar ni ne scipovas kanti.