去目錄頁

“ajn” kaj “ĉi”

jchthys, 2009年8月13日

讯息: 42

语言: Esperanto

Ĉevalo (显示个人资料) 2009年8月15日上午12:39:42

kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".

Ĉevalo (显示个人资料) 2009年8月15日上午12:43:45

kfa:"ajna estas bona por mi"
Post "ajna" necesas aldoni substantivon.

TureLLo (显示个人资料) 2009年8月15日上午1:21:05

Mi uzas "ajn" alimaniere.

Ekz. ... Mia krajono falis ie ajn en la ĝardeno!

nshepperd (显示个人资料) 2009年8月15日上午1:28:14

Ĉevalo:
kfa:"ajna estas bona por mi"
Post "ajna" necesas aldoni substantivon.
Ĉu ne estas ofte ke ni forlasas la substantivon? "La angla", "la blua", ktp. La substantivo estas implicita. Por mi ŝajnas klare ke post "ajna" la substantivo ("aĵo" eble) estas implicita.

Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif

Sxak (显示个人资料) 2009年8月15日上午4:27:13

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
ne korekteridulo.gif "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formoridulo.gif

Sxak (显示个人资料) 2009年8月15日上午4:31:54

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif
ne egalas - jes, sed havas ankaŭ tiun signifon

Sxak (显示个人资料) 2009年8月15日上午4:38:45

...

Sxak (显示个人资料) 2009年8月15日上午4:40:07

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"!
Vidu la foton de PIV:

http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/242...

PIV:... sed ankaŭ por tiuj. kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en Esperanto
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...

horsto (显示个人资料) 2009年8月15日上午10:10:36

Ŝak:
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...
La paĝaro ŝanĝas "s'x" al "ŝ", ankaŭ en ligiloj. Por eviti tion metu ' antaŭ la ikso.

patrik (显示个人资料) 2009年8月15日下午1:43:37

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Bertilo, en sia "PMEG", diras...

Bertilo:Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉi aŭ tiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata.

Ĉi ne estas akvo! = Ĉi tie ne estas akvo!
Neniu magazeno ĉi estas! = Neniu magazeno ĉi tie estas.

Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).
Oni povas uzi tiujn formojn, se la alia persono komprenas tiujn, laŭ mia opinio. Kompreneblo plej gravas. rideto.gif

回到上端