去目錄頁

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

fizikisto, 2010年9月11日

讯息: 30

语言: Esperanto

Ianna (显示个人资料) 2010年9月13日下午7:21:02

En la portugala (Brazilo):

Acender: ŝalti (ekbruligi)
Apagar: malŝalti (estingi)

darkweasel (显示个人资料) 2010年9月13日下午7:24:43

Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.

fizikisto (显示个人资料) 2010年9月13日下午7:39:01

darkweasel:Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.
Dankon, darkweasel! Eble en iuj lingvoj ne ekzistas mallongaj vortoj por la skribaĵoj sur la ŝaltilpozicioj? En alia fadeno http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... mi demandis pri taŭga mallongigoj en Esperanto kaj mi ŝatas scii, ĉu ekzistas mallongigitaj vortoj pri tio en aliaj lingvoj.

Heliogabalus (显示个人资料) 2010年9月14日上午4:24:07

fizikisto:
darkweasel:Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.
Dankon, darkweasel! Eble en iuj lingvoj ne ekzistas mallongaj vortoj por la skribaĵoj sur la ŝaltilpozicioj? En alia fadeno http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... mi demandis pri taŭga mallongigoj en Esperanto kaj mi ŝatas scii, ĉu ekzistas mallongigitaj vortoj pri tio en aliaj lingvoj.
Vi tute pravas. Mi miskomprenis kaj pro tio pardonpetas.

Korektante mian miskomprenon, hispane oni legas sur la ŝaltiloj:
Encendido kaj Apagado

Dankon al darkweasel kaj al fizikisto pro la klarigo.

galvis (显示个人资料) 2010年9月16日下午12:17:09

Hispane :

(kun) con = ŝalti
(sen) sin = malŝalti

----------------------

(jes) si = ŝalti
(ne) no = malŝalti.

Rajta (显示个人资料) 2010年9月16日下午5:05:20

japane:

fajron, elektran lumon, televidon, radion,...ktp:
tsukeru: ekbruligi, glui, tuŝi, ...
kesu: estingi, malaperi, ...

elektron, komutatoron, komutilon, ŝaltilon:
ireru: eniri, enigi, ...
kiru: tranĉi, ...

konektilon:
sasu / sashikomu: enmeti, piki, ...
nuku: elingigi, ...

sinjoro (显示个人资料) 2010年9月17日上午11:50:42

en la pola oni uzas kutime mallongigojn:
wł. (de "włączać") - ŝalti
wył. (de "wyłączać") - malŝalti

glig (显示个人资料) 2010年9月17日下午12:01:01

En la kroata:

Ŝalti: UPALITIUKLJUČITI.

Malŝalti: UGASITIISKLJUČITI.

sal.gif

mister (显示个人资料) 2010年9月29日下午2:02:20

Franclingve:
por maŝino sur la butono estas skribita:
Marche/Arrêt [marŝ/are] funkcio/halto.

mat956 (显示个人资料) 2010年9月29日下午4:14:59

mister:Franclingve:
por maŝino sur la butono estas skribita:
Marche/Arrêt [marŝ/are] funkcio/halto.
Oni plej ofte diras en la franca:

por ŝalti:
- "allumer" (ekbruligi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "mettre en marche" (ekfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "marche" (aŭ kelkfoje "on" kiam estas made-in-china-aĵo shoko.gif )

por malŝalti:
- "éteindre" (estingi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "arrêter" (malfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "arrêt" (aŭ kelkfoje "off" senkulpa.gif )

回到上端