前往目錄

Du demandoj / Two questions

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2019年9月29日

訊息: 42

語言: English

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年9月29日下午4:14:21

1. Kio estas la malo de almenaŭ? What's the opposite of almenaŭ ("at most" in English)?
2. How do you express concepts like a speed limit (for driving) or a serving size (for food)?

Pardonon pro tio, ke mi uzis la anglan.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年9月29日下午5:24:11

1.Ne pli ol, laŭ mi (almenaŭ venas el la franclingva "au moins", kiu ĝi mem volas diri "al minus/malpli")
2. Ne pli ol ! Nu, pli serioze, krome tio, mi ne tute havas ideon.

sergejm (顯示個人資料) 2019年9月29日下午7:25:54

Google proponas "maksimume", sed "ne pli ol" estas pli mallonga. Vi povas uzi ambaŭ, laŭplaĉe.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年9月29日下午9:28:45

Kiel oni Esperante priparolus ion kiel rapidlimoj aŭ manĝaĵaj porciaj grandecoj? (mia dua demando, esperante)

sergejm (顯示個人資料) 2019年9月30日上午8:41:56

La sama respondo - "maksimume" aŭ "ne pli ol":
Maksimuma rapideco estas 60 kilometrojn per horo.

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月30日上午8:54:00

Kion vi volas scii pri rapidlimoj?

Estas rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la maksimuma permesita rapideco, ekz. 60 km/h (sesdek kilometroj en horo/hore). "Mi veturigas mian aŭton po sesdek kilometroj en horo." (I drive my car at 60 km/h.)
externalImage.png
Povas ankaŭ esti rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la minimuma permesita rapideco.

Mi ne certas, ĉu mi komprenas vian demandon pri grandecoj de porcioj. Ĉu ni malgranda, mezgranda, granda aŭ iu alia taŭgas?

sergejm (顯示個人資料) 2019年9月30日上午11:12:08

Pezo de porcio estas normita kaj devas esti ĝuste ekz. 100g (cent gramoj). Sed ĉar ne eblas fari ĝuste 100g kaj estas permesta fari ekz. 100±5g (cent plus/minus kvin gramoj).

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年9月30日下午4:02:10

sergejm:Pezo de porcio estas normita kaj devas esti ĝuste ekz. 100g (cent gramoj). Sed ĉar ne eblas fari ĝuste 100g kaj estas permesta fari ekz. 100±5g (cent plus/minus kvin gramoj).
Porcipezoj ne estas normitaj en ĉiuj landoj. Tamen, en nutra etikedo kiel https://en.wikipedia.org/wiki/File:FDA_Nutrition_F... (usona), la porcipezo estas 55g kaj estas po 8 porcioj uje. Ĉu tia etikedo en Esperanto dirus la jenan?

Po 8 porcioj uje
Pezo de porcio: 55g

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年9月30日下午4:08:38

Metsis:Kion vi volas scii pri rapidlimoj?

Estas rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la maksimuma permesita rapideco, ekz. 60 km/h (sesdek kilometroj en horo/hore). "Mi veturigas mian aŭton po sesdek kilometroj en horo." (I drive my car at 60 km/h.)
externalImage.png
Povas ankaŭ esti rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la minimuma permesita rapideco.

Mi ne certas, ĉu mi komprenas vian demandon pri grandecoj de porcioj. Ĉu ni malgranda, mezgranda, granda aŭ iu alia taŭgas?
Kiel oni esperanten tradukus tiun ŝildon? https://en.wikipedia.org/wiki/Speed_limit#/media/F...

Rimarku, ke ĝi estas usona, do ĝi (bedaŭrinde) uzas mejlojn hore.

sergejm (顯示個人資料) 2019年9月30日下午6:30:19

Rapidlimo estas 50 mejloj hore - ĉi tiu ŝildo estas simila al tiu de Metsis, sed Usone oni uzas mejlojn, Eŭrope kilometrojn.

Nutran etikedon vi tradukis ĝuste.
Porcia pezo povas ne esti normita en tuta lando, sed en certa manĝejo normo ekzistas, sed ie kliento povas mendi duonan aŭ duoblan porcion (aŭ grandan/malgrandan kiel diris Metsis).
Aŭ porcion oni pesas kaj pagas laŭ pezo.

回到上端