前往目錄

Duboj se ĝi estas bone skribita

貼文者: Danxander, 2020年8月14日

訊息: 7

語言: Esperanto

Danxander (顯示個人資料) 2020年8月14日上午5:42:20

Sal! Mi estas lernanto en Esperanto kaj mi havas dudo.
Ĉu ĉi tiuj frazoj estas samaj?

Ĉu la flugiloj de kanario estas flavaj?=Ĉu la kanariaj flugiloj estas flavaj?=Ĉu la kanari-flugiloj estas flavaj?
Dankon pro legi min. :3 Bonan tagon.

nornen (顯示個人資料) 2020年8月14日上午6:25:52

Danxander:Sal! Mi estas lernanto en Esperanto kaj mi havas dubon.
Ĉu ĉi tiuj frazoj estas samaj?

Ĉu la flugiloj de kanario estas flavaj?=Ĉu la kanariaj flugiloj estas flavaj?=Ĉu la kanari-flugiloj estas flavaj?
Dankon pro legi mian afiŝon. :3 Bonan tagon.
Jes, ili estas pli-malpli samsignifaj.

La unua estas pli latinidstila.
La dua estas pli slavstila.
La tria estas plu ĝermanstila.

Danxander (顯示個人資料) 2020年8月14日下午5:03:09

Wow. Kiel interesa! Dankon pro la helpo. ridego.gif

kvarelcentenorvega (顯示個人資料) 2020年8月14日下午10:14:15

nornen:Jes, ili estas pli-malpli samsignifaj.

La unua estas pli latinidstila.
La dua estas pli slavstila.
La tria estas plu ĝermanstila.
dankon pro via klereco.

sergejm (顯示個人資料) 2020年8月15日上午7:24:33

"kanaria" povas signifi specon de flava koloro, do "kanariaj flugiloj" povas signifi "flugiloj samkoloraj, kiel tiuj de kanario".
La samo pri "kanariflugiloj"
"Kanaria domo" povas esti flava domo aŭ domo, kie loĝas kanarioj.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年8月15日上午7:44:22

Eble pro tio oni ekuzu iun formon kiel "kanari-kolora", ĉu?

StefKo (顯示個人資料) 2020年8月15日上午10:22:10

sergejm:"kanaria" povas signifi specon de flava koloro, do "kanariaj flugiloj" povas signifi "flugiloj samkoloraj, kiel tiuj de kanario".
La samo pri "kanariflugiloj"
"Kanaria domo" povas esti flava domo aŭ domo, kie loĝas kanarioj.
Same en la pola. "Kanaria domo" estas elipso, kurtigo de "Domo de kanaria koloro".
Tio koncernas ĵus kanario. En kazo de ekz. pasero oni ne diras tiel. Tamen ankaŭ polo ne uzas "pasera flugilo". Ĉiam li diras "flugilo de pasero" (malgraŭ li ekkomprenus pri kio temas).

回到上端