前往目錄

Esperanta Slango?

貼文者: Jakovo, 2009年8月19日

訊息: 34

語言: Esperanto

Jakovo (顯示個人資料) 2009年8月19日下午7:08:04

Saluton!

Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?

Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?

Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?

amike,
Jakovo

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月19日下午7:27:17

Ne, esperanto estas lingvo internacia, ĝi devas esti komprenata de ĉiuj.

jchthys (顯示個人資料) 2009年8月19日下午7:52:29

RiotNrrd (顯示個人資料) 2009年8月20日上午1:40:59

Jakovo:Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?
Mi opinias ke la plejbona ideo estas ke ni ne uzas Esperantan slangon.

sergejm (顯示個人資料) 2009年8月20日上午5:08:46

Jakovo:Saluton!
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En Esperanta-rusa vortaro de Bokarev estas vortoj as/is/os en signifo estas/estis/estos, sed oni diras ke la vortaro de Bokarev enhavas multajn erarojn.
Mi neniam renkontis uzadon de is/as/os, sed renkontis uzadon de ante/inte/onte en la traduko de "Nokta Patrolo" (aŭ eble en alia libro de eldonejo "Impeto").
En lernolibojn oni skribas pri mallongigo "Vi belas" de la frazo "Vi estas bela".

crescence (顯示個人資料) 2009年8月20日上午6:38:42

Jakovo:Saluton!
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En la franca, oni ne uzas parolmanieron. Do, Francoj ne komprenus.

crescence (顯示個人資料) 2009年8月20日上午6:43:04

jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bona.

formiĉjo (顯示個人資料) 2009年8月20日上午7:49:44

crescence:
jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bo
na.
La vera ligilo estas
http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Frankouche (顯示個人資料) 2009年8月20日上午8:57:10

Jakovo:Ĉu oni povus diri "Vi as bela." ?
Kial vi ne uzus : "vi belas" ?

Matthieu (顯示個人資料) 2009年8月20日上午9:24:00

回到上端