Al la enhavo

English word order

de nornen, 2020-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 02:14:59

Mi ludas komputilan ludon kaj certa NPC ĵus demandis min: "And I care about this why?"

Kion signifas tio? Kial la demando ne estas "Why do I care about this?"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 08:15:56

Laŭ mi, estas du ĉefaj eblecoj:
- tiu ludanto estas nedenaska anglalingvano (ekzemple tiu vortordo tre similas al la franclingva vortordo [mi uzas tie malformalan verbon, vidu la kialon suben, sed normala-lingvaĵe tiu vortordo ankaŭ povus taŭgi]: "Et je fais gaffe à ça pourquoi ?")
- temas pri malformala lingvaĵo; tio estus logika, ĉar videoludo ja ne estas labora medio, male.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 08:46:29

Eble, devus esti: "And I care about this. Why?"
Ruse: "И я забочусь об этом. Почему?"

sudanglo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 12:22:36

Tute ne estas klare ke via kunludanto estas ne-denaska parolanto de la angla, tamen mi suspektas ke li estas usonano..

La efiko de 'And i care about this, why?' estas iom defia/agresa, sed ne tiom malĝentila kiom la nuda aserto 'I don't care about that'

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 15:50:19

Mi dankas, Sudanglo.

Se mi bone komprenis vin, "And i care about this, why?" estas defia/agresema maniero por diri "And why should I even care about this?".
Tute ne estas klare ke via kunludanto estas ne-denaska parolanto de la angla, tamen mi suspektas ke li estas usonano..
Ne estis kunludanto, kiu diris tion, sed neludanta karaktero (NPC, non-player character). La ludo estas pri Star Wars, kaj la voĉaktoroj de la Imperio (The Empire, Sith, Dark Side of the Force, ktp) estas miakomprene ĉefe UK'anoj, dum la voĉaktoroj de la Repuliko (The Republic, Jedi, Light Side of the Force, ktp) estas ĉefe US'anoj. Inter la karakteroj de la Imperio oni trovas multe da UK'aj lingvaspektoj, ekz: non-rhotic pronunciation, th-fronting (north -> norf), h-dropping (head -> ead), glota halto anstataŭ postvokala T (bottle of water -> bo'le of wa'er). La ununuraj imperiaj karakteroj kun "rhotic" elparolo estas la ŝipkonstruantoj, kiuj ja havas R, sed prononcas ekz "house" kiel "hois" (mi supozas, ke ili estas Irlandanoj). Estas alia grupo de imperiaj karakteroj (ĉefe terkultistoj), kiuj prononcas mallongan "u" fakte kiel esperantan "u", ekz "mug" kaj "cup" kun la sama "u" de "cushion". Mi ne scias, el kie venas ili.

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 19:13:02

"And I care about this why?" kaj tia ŝovo de wh-vortoj (ki-vortoj) al la fino de frazo miopinie pliigas la forton de la demando; ekzemple "What did you do?" kontraŭ "You did what?", la dua frazo havas sencon de nekredo, ke "you" (vi) farus tion kion vi faris. Simile, "and I care about this why?" esprimas eble malkredo de la demandanto, ke la alparolato eĉ pensis ke la demandanto zorgus pri tio kion la alia diris.

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 16:26:56

Edveno:Simile, "and I care about this why?" esprimas eble malkredo de la demandanto, ke la alparolato eĉ pensis ke la demandanto zorgus pri tio kion la alia diris.
Mi dankas. Do, "And I care about this why?" signifas pli malpli "Kio vin pensigas, ke mi zorgus pri tio?"

Reen al la supro