پستها: 11
زبان: Esperanto
Rian (نمایش مشخصات) 13 مهٔ 2008، 12:29:08
Mi konas la vorton "scii" kaj la afikson "em". Konsekvence mi volis krei la vorton "sciemi". Sed mi ne trovis ekzemplojn en la reto. Kial ĝi ne ekzistas? Al mi ĝi ŝajnas pli eleganta ol "voli scii" aŭ "scivolemi". Ne eblas diri "Mi sciemus, ĉu ..."?
黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 13 مهٔ 2008، 12:46:46
Fakte, mi neniam vidis "scivolema", sed nur "scivola". Laŭ mi "scivola" estas sama kun "sciema", kvankam eble estas ia diferenco inter ili.
mnlg (نمایش مشخصات) 13 مهٔ 2008، 12:58:10
Tamen mi opinias ke vi povas libere interŝanĝi tiujn vortojn.
Rian (نمایش مشخصات) 13 مهٔ 2008، 21:28:51
trurl (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 5:39:05
Rian:Ankaŭ mi pensas, ke la diferenco estas malgranda.Jes. La diferenco estas tre malgranda. Tamen, bonfama esperanta-rusa vortaro tradukas la vorton "scivola" per la rusa vorto, signifanta "fisciema".
Rian (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 7:06:59
trurl (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 9:11:02
"scivola" - "любопытный" - "neugierig".
Mi ne certas, chu germana traduko estas ĝusta.
любознательный мальчик - sciema(?) knabo - (bona) knabo, kiu volas scii pri multaj.
любопытный мальчик - scivola(?) knabo - (malpli bona) knabo, kiu volas scii pri tro multaj.
Miland (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 9:14:39
Rian:"fisciema" - malfacila vorto. Kiu estas la rusa vorto?Ĉu vi mistajpis? Bonvolu doni la radikon kaj la kuntekston.
Parenteze, ŝajnas al mi ke, ema estas malpli forta ol vola, do se oni klare, sendube aŭ forte volas scii, oni ne estas nur 'sci-ema'. La lasta ŝajnas al mi tro malforta por esti utila!
Rian (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 11:56:04
"sciema" - "любознательный" - "wißbegierig".La traduko estas ĝusta. Tamen mi preferus "scivola" por "wißbegierig" kaj "sciema" por "neugierig". - Sed ju pli mi pensas, des pli mi estas nesekura. Lingvoj estas tiel malfacilaj...
"scivola" - "любопытный" - "neugierig".
Mi ne certas, chu germana traduko estas ĝusta.
Ĉu vi mistajpis? Bonvolu doni la radikon kaj la kuntekston.Mi ne mistajpis, mi kopiis el la antaŭa afiŝo.
"fi-sci-em-a" - Esti sciema (scivola) kun malbona kromgusto.
Parenteze, ŝajnas al mi ke, ema estas malpli forta ol vola, do se oni klare, sendube aŭ forte volas scii, oni ne estas nur 'sci-ema'. La lasta ŝajnas al mi tro malforta por esti utila!Ankaŭ al mi ŝajnas.
Sed eventuale 'sciema' estas pli ĝentila ol 'scivola'.
Miland (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2008، 12:52:23
Rian:Mi ne mistajpis, mi kopiis el la antaŭa afiŝo. "fi-sci-em-a" - Esti sciema (scivola) kun malbona kromgusto..Dankon, estas klare nun. Sendube iu rusa-parolanto povos traduki 'fi-sci-ema' en rusan, unuvorte se eble, por vi!