إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Dio ne ekzistas

من cellus, 23 أكتوبر، 2011

المشاركات: 1577

لغة: Esperanto

Jakovo (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 8:57:56 م

Pri ĉi lasta demando (kiel eblas scii ke iu ekzistas) mi pensas ke Déscartes tre bone respondis per "cogito ergo sum" (mi pensas do mi estas). Io ebligas al mi pensadon. Estas nervoĉeluloj kaj ties kemio, sed tio en tiu demando ne gravas. Pli gravas, ke io estas. Estus eble ke ĉio estas sonĝo, oni ja ne scias. Sed almenaŭ ke oni pensas estas reala, kvankam abstrakta. Se nenio ajn alia ekzistas, tiam almenaŭ miaj pensoj ekzistas.

(@miĥil mi sentis ke via respondo al miaj argumentoj estis iom sindefendeme, tamen mi tute ne volis vin kontraŭi ĉar mi multe samopinias)

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 9:04:34 م

Mi mem fakte sentas, ke tio ĉi estas eterna diskuto (kiu jam invadis multegajn malsamegajn fadenojn), en kiu neniu flanko iam ajn konvinkos la alian.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 9:17:35 م

darkweasel:Mi mem fakte sentas, ke tio ĉi estas eterna diskuto (kiu jam invadis multegajn malsamegajn fadenojn), en kiu neniu flanko iam ajn konvinkos la alian.
Nu eble per la diskuto iu iam ekkomprenos la veron? Nur necesas daŭre aserti kaj ripeti 'Dio ne ekzistas!' aŭ 'Dio ja ekzistas!', kaj tiam ĉio finfine fariĝos klara.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 9:22:22 م

Jakovo: (@miĥil mi sentis ke via respondo al miaj argumentoj estis iom sindefendeme, tamen mi tute ne volis vin kontraŭi ĉar mi multe samopinias)
Mi ne intencis tiel. Fakte mi eĉ mi ne rememoras iel defendi min al vi. Sed eĉ se mi faris, foje estas amuze nur ete malsamopinii pri ia detalo al 'samideano' anstataŭ pri komplete ĉio al ia idioto.

darkweasel: Mi mem fakte sentas, ke tio ĉi estas eterna diskuto (kiu jam invadis multegajn malsamegajn fadenojn), en kiu neniu flanko iam ajn konvinkos la alian.
Memkompreneble. Sed ĉu tio estas tre malbona? Estas ĉiuokaze iom amuza. Kaj cetere ankaŭ povus esti lurkantoj kiuj estas malpli decidintaj.

Sed pli principe mi ja trovas la batalon iom grava. Ĉar mi pensas ke la malracio estas malbona kaj eksterminda. Ĉar estas kiel pisi en sian manĝaĵon. Faro klare malrekomendinda.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 9:46:34 م

miĥil:Sed pli principe mi ja trovas la batalon iom grava.
batalon? demando.gif

miĥil:Ĉar mi pensas ke la malracio estas malbona kaj eskterminda.
Eksterminda?! demando.gif Eble iom ekstrema vorto, ĉu ne?

miĥil:Ĉar estas kiel pisi en sian manĝaĵon. Faro klare malrekomendinda.
Kial uzi tiajn ofendajn kaj malagrablajn komparojn? Evidente diskuto kun vi pri tia religia temo estas same malrekomendinda!

mihxil (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 10:04:33 م

Chainy:batalon? demando.gif
Batalo 'per argumentoj' estas tute akceptebla, eĉ Zamenhofa, uzo de la vorto.

Chainy:Eksterminda?! demando.gif Eble iom ekstrema vorto, ĉu ne?
Jes, iomete.

Chainy:
miĥil:Ĉar estas kiel pisi en sian manĝaĵon. Faro klare malrekomendinda.
Kial uzi tiajn ofendajn kaj malagrablajn komparojn?
Ĉar ĉi-kaze estas trafa. Malakcepto de ekzemple la teorio de evoluado estas malakcepto de la tuta scienca metodo. La sama scienca metodo kiu estas respondeca pri preskaŭ ĉiu nuntempa teknologio, la sama metodo kiu savis miliardojn da vivoj. Estas iom skandale ĝin malakcepti, kaj iom forta (nu 'forta', temas pri tre banala afero. Ĉiu ĉiutage pisas.) metaforo por tio estas ja konvena. Mi ankaŭ ĉi-vespere uzis la vorton 'idioto'. Kial vi diris nenion pri tio. Tion mi pretus repreni, ĉar mi ja iomete bedaŭris tion.

Chainy:Evidente diskuto kun vi pri tia religia temo estas same malrekomendinda!
Kial tio evidentas? Ĉu mi ne uzis argumentojn? Mi daŭre argumentas kaj kontraŭargumentas. Mi opinias ke mi estis sufiĉe pacienca. Kaj vi resumas ĉion al "oni nur ripetas 'dio ne ekzistas' kaj Mih'xil uzas fortajn vortojn". Tio ne aspektas al mi kiel tre akurata priskribo de la situacio.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 10:32:57 م

miĥil:
Chainy:batalon? demando.gif
Batalo 'per argumentoj' estas tute akceptebla, eĉ Zamenhofa, uzo de la vorto.
La problemo ĉi tie estas, ke tiu ĉi diskuto ŝajnas vere esti batalo por vi, kaj en la malbona senco!

miĥil:
Chainy:Kial uzi tiajn ofendajn kaj malagrablajn komparojn?
Ĉar ĉi-kaze estas trafa. Malakcepto de ekzemple la teorio de evoluado estas malakcepto de la tuta scienca metodo.
Do, vi fakte intencis diri, ke malakcepto de la teorio pri evoluado estas kiel tiu "pisado"? Sed la temo estas, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.

miĥil:La sama scienca metodo kiu estas respondeca pri preskaŭ ĉiu nuntempa teknologio, la sama metodo kiu savis miliardojn da vivoj. Estas iom skandale ĝin malakcepti...
Denove, kial vi parolas pri la teorio de evoluado? Tio neniel helpas nin kompreni, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.

miĥil:
Chainy:Evidente diskuto kun vi pri tia religia temo estas same malrekomendinda!
Kial tio evidentas?
Nu evidentas, ĉar vi montras nenian respekton al tiuj kiuj kredas je Dio.

Estas strange ke vi tiel memcerte asertas kvazaŭ pruvita fakto ke "Dio ne ekzistas", eĉ kiam ne estas ajna pruvo por aŭ kontraŭ.

Ĉu tio estas normala scienca aliro? Laŭ mi, sciencistoj nur dirus ke io ne ekzistas, se vere estas pruvo por tio. Aliokaze, sciencistoj akceptas, ke ili fakte ne scias, sed povas nur konjekti laŭ la ĝis nun konstatitaj aŭ almenaŭ ŝajne konstatitaj faktoj.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 10:48:48 م

Chainy:La problemo ĉi tie estas, ke tiu ĉi diskuto ŝajnas vere esti batalo por vi, kaj en la malbona senco!
Kio estas la malbona senco?

Chainy:Do, vi fakte intencis diri, ke malakcepto de la teorio pri evoluado estas kiel tiu "pisado"? Sed la temo estas, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.
Laŭ mia memoro ne mi komencis paroli pri tio. Kutime iu diisto faras la konekton. Mi al tio nur reagas.

Chainy:Denove, kial vi parolas pri la teorio de evoluado? Tio neniel helpas nin kompreni, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.
Ne demandu al mi. Kvankam mi ja vidas la rilaton. Dio ja estus la kreinto. La teorio de evoluado pli malpli malnecesigus lin, kaj tial estas ofte malŝatata de di-kreantoj, kaj ili ŝajne pensas, (iom prave do) ke atako al tiu teorio necesas por defendi sian starpunkton.

Chainy:Estas strange ke vi tiel memcerte asertas kvazaŭ pruvita fakto ke "Dio ne ekzistas", eĉ kiam ne estas ajna pruvo por aŭ kontraŭ.
Ankaŭ ne estas pruvo por aŭ kontraŭ la ekzisto de koboldoj. Vere tio estas pli malpli la sama afero, kaj la sola fakto ke ne estas ajna pruvo por aŭ kontraŭ io kutime simple signifas ke ni supozas ĝin ne ekzistanta. Oni povas imagi senfinan nombron de tiaj aferoj. Nur por Dio oni ŝajnas voli fari la escepton.

Chainy:Ĉu tio estas normala scienca aliro?
Scienco eble ĝenerale silentus. Sed mi ja pensas ke estas sufiĉe akorda kun scienca starpunkto ke aferojn por kiuj mankas pruvoj, kaj estas evidente fantaziitaj ni diras neekzistantaj.

Krome por Dio ja ekzistas bonaj alternativaj klarigoj. Tiuj troveblas en la psikologiecaj kampoj. Do ne estas vere ke scienco scias nenion pri la fenomeno. Ĝi ja scias.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 11:39:10 م

miĥil:
Chainy:Denove, kial vi parolas pri la teorio de evoluado? Tio neniel helpas nin kompreni, ĉu Dio ekzistas aŭ ne.
Ne demandu al mi. Kvankam mi ja vidas la rilaton. Dio ja estus la kreinto. La teorio de evoluado pli malpli malnecesigus lin, kaj tial estas ofte malŝatata de di-kreantoj, kaj ili ŝajne pensas, (iom prave do) ke atako al tiu teorio necesas por defendi sian starpunkton.
Vi malpravas ĉi-teme. Eblas kredi je Dio kaj samtempe tute akcepti la science pruvitan teorion de evoluado. Kial tiu teorio malnecesigu Dion?! Ankoraŭ neniu scias, kiel tiu evoluado komenciĝis.

miĥil:
Chainy:Estas strange ke vi tiel memcerte asertas kvazaŭ pruvita fakto ke "Dio ne ekzistas", eĉ kiam ne estas ajna pruvo por aŭ kontraŭ.
Ankaŭ ne estas pruvo por aŭ kontraŭ la ekzisto de koboldoj. Vere tio estas pli malpli la sama afero...
Tiu argumento pri koboldoj estas vere malsagaca kaj jam tre teda.

miĥil:Krome por Dio ja ekzistas bonaj alternativaj klarigoj. Tiuj troveblas en la psikologiecaj kampoj. Do ne estas vere ke scienco scias nenion pri la fenomeno. Ĝi ja scias.
Nur pliaj konjektoj.

Vi evidente estas tia ateisto, kiu aktive kredas ke Dio nepre ne ekzistas. (= tiel nomata 'pozitiva ateisto'). Tial via preskaŭ fanatika entuziasmo pri la temo. Tian sintenon mi ne vere komprenas.

Estas por mi pli facile kompreni alian tipon de ateisto (negativa ateisto), tio estas tiu kiu simple decidis ne kredi je Dio. Estas grava diferenco inter la manko de kredo je Dio kaj aktiva kredo je la ne-ekzistado de Dio.

Lubava (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 5:16:48 ص

antoniomoya:
Lubava:Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo... Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.
Kial vi estas tiel CERTA ke Dio ne ekzistas?

Ĉu vi povas havigi PRUVON de lia neekzistado?

Ĉu via aserto ne estas ankaŭ, simpla KREDO?

Amike.
Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo. Absurdon ne povas ekzisti.

Ĉiuj vivuloj fariĝas el similajn vivulojn, ĉiuj vivuloj naskas similajn sin vivulojn.
Principe malebla la ekzistado de unua vivulo.

Mi kredas nenion. Mi nur pensas.

عودة للاعلى