去目錄頁

Petas helpon-bonvolu traduki la hieroglifojn!

Yakunin, 2011年10月26日

讯息: 21

语言: Esperanto

Yakunin (显示个人资料) 2011年10月26日下午3:24:46

Sluton, samideanoj! Mi petas vin ĉiujn traduki la hieroglifojn (vidu la alfortikigitan al la mesaĝo dosieron) kiuj estas skribitaj sur flanko de malgranda hakilo posedata de mia kunlaboranto.

Tjeri (显示个人资料) 2011年10月27日上午5:15:25

Ili ne estas hieroglifoj, sed japana skribaĵo.

Lom (显示个人资料) 2011年10月27日上午6:07:34

Je la fino en strekaj kanaoj, ĝi estas "sutesuresu" (ステスレス), sed mi tute ne scias kion ĝi signifas.
Ĝi sonas iomete kiel "streso", sed tio ŝajne devus esti "sutoresu" (ストレス).

antoniomoya (显示个人资料) 2011年10月27日上午6:27:20

Yakunin:Sluton, samideanoj! Mi petas vin ĉiujn traduki la hieroglifojn (vidu la alfortikigitan al la mesaĝo dosieron) kiuj estas skribitaj sur flanko de malgranda hakilo posedata de mia kunlaboranto.
Se temas pri japana skribo, mi sugestas al vi peti helpon en la japana forumo de Lernu. Mi certas ke vi havos tujan kaj precizan respondon.

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2011年10月27日上午8:01:29

antoniomoya:
Yakunin:Sluton, samideanoj! Mi petas vin ĉiujn traduki la hieroglifojn (vidu la alfortikigitan al la mesaĝo dosieron) kiuj estas skribitaj sur flanko de malgranda hakilo posedata de mia kunlaboranto.
Se temas pri japana skribo, mi sugestas al vi peti helpon en la japana forumo de Lernu. Mi certas ke vi havos tujan kaj precizan respondon.

Amike.
sen scio de la japana? demando.gif senkulpa.gif

Yakunin (显示个人资料) 2011年10月27日下午1:55:54

darkweasel:
sen scio de la japana? demando.gif senkulpa.gif[/quote]Ĝusta rimarko! Mi ja ne scias la japanan lingvon!

Yakunin (显示个人资料) 2011年10月27日下午1:56:38

Tjeri:Ili ne estas hieroglifoj, sed japana skribaĵo.
Ĉu estas iu difirenco? En Rusio oni tiujn signojn nomas "hieroglifoj"...

antoniomoya (显示个人资料) 2011年10月27日下午2:36:34

Yakunin:Ĝusta rimarko! Mi ja ne scias la japanan lingvon!
Ĝuste, sen scio de la japana.
Vi povas tute simple skribi tie vian mesaĝon en Esperanto (ne forgesu ke la tuta paĝaro de Lernu estas por esperantistoj), petante ke oni traduku ĝin japanlingven.

Pro tio mi antaŭe diris al vi ke vi direktiĝu rekte al la japana forumo.

Denove amike.

darkweasel (显示个人资料) 2011年10月27日下午4:38:18

antoniomoya:
Yakunin:Ĝusta rimarko! Mi ja ne scias la japanan lingvon!
Ĝuste, sen scio de la japana.
Vi povas tute simple skribi tie vian mesaĝon en Esperanto (ne forgesu ke la tuta paĝaro de Lernu estas por esperantistoj), petante ke oni traduku ĝin japanlingven.

Pro tio mi antaŭe diris al vi ke vi direktiĝu rekte al la japana forumo.

Denove amike.
Interesa rekomendo rompi la forumregulojn!

alesh13 (显示个人资料) 2011年10月27日下午6:01:56

Yakunin:
Tjeri:Ili ne estas hieroglifoj, sed japana skribaĵo.
Ĉu estas iu difirenco? En Rusio oni tiujn signojn nomas "hieroglifoj"...
En franca lingvo, oni nomas "hieroglifoj" ("hiéroglyphes") nur la signojn de la antikva Egiptio. Por la japanaj signoj oni uzas la vorton "kanĵi".

Ĉu esperante ekzistas pluraj vortoj ?

回到上端