본문으로

Rolvorteto ĉe "pensi"

글쓴이: Hyperboreus, 2011년 11월 3일

글: 13

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 3:21:34

Forigite

Chainy (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 9:18:18

Hyperboreus:Kiun rolvorteton vi uzus ĉe "pensi" por esprimi la jenan?

I tried to think of somebody able to do it.
Laŭ mi eblas sen rolvorteto:

"Mi pripensis, kiu povas tion fari."

Chainy (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 9:21:29

Alia varianto: "Mi provis pripensi pri/al tio, kiu povas tion fari."

Sed mi havas dubojn pri 'provis' en tia frazo. Aŭ oni povas pripensi aŭ ne. Kial oni 'provu' tion fari? Se estas malfacile decidi, kiu kapablas fari la taskon, aŭ ĉu iu entute kapablas, tiam eble oni diru:

"Mi pripensis, kiu plej verŝajne povUs tion fari"

Se la pripensado kondukis al nenio, tiam oni povus diri:

"Mi ne povis decidi, kiu kapablas tion fari"

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 9:45:01

Forigite

Chainy (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 9:47:44

Se la pripensado mem estas streĉiga, tiam oni povus diri "Mi cerbumis pri tio, kiu povas tion fari."

Fakte, tio estas verŝajne la plej bona traduko por 'tried to think'.

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 11월 3일 오후 9:57:14

Forigite

sudanglo (프로필 보기) 2011년 11월 4일 오전 11:22:06

Pripensi (anglalingve) estas proksima al 'think about'.

La angla vorto 'try' (verbo) havas tri tradukojn en Esperanto - provi (try out), peni (try with effort), klopodi (undertake the steps to achieve).

Ĉi tie mi preferas 'li penis almensigi/alpensi iun, kiu estus kapabla tion fari'.

'Cerbumi pri' ankaŭ estas bona - tiam ne necesas mencii la penon.

Chainy (프로필 보기) 2011년 11월 4일 오후 4:54:57

sudanglo:Ĉi tie mi preferas 'li penis almensigi/alpensi iun, kiu estus kapabla tion fari'.
Mi neniam renkontis 'alpensi'. Mi dubas, ĉu ĝi havas sencon?

sudanglo (프로필 보기) 2011년 11월 4일 오후 11:30:31

Chainy, NPIV donas kiel difinon 3., sub 'al' - celon de ia sento, penso aŭ volo.

Tiel, 'pensu al numero inter 0 kaj 9'.

Ĉu vi jam alpensis?

Tio estas alia afero ol se oni petus ke vi pensu pri la nombro de Grekoj kiuj estas senlaboraj. Tio ne estus peto pri diveno de la cifero, sed ke vi pensu kontemple pri la tragedio.

horsto (프로필 보기) 2011년 11월 5일 오전 12:08:18

sudanglo:Chainy, NPIV donas kiel difinon 3., sub 'al' - celon de ia sento, penso aŭ volo.

Tiel, 'pensu al numero inter 0 kaj 9'.

Ĉu vi jam alpensis?

Tio estas alia afero ol se oni petus ke vi pensu pri la nombro de Grekoj kiuj estas senlaboraj. Tio ne estus peto pri diveno de la cifero, sed ke vi pensu kontemple pri la tragedio.
Ĉiam tiaj rektaj tradukoj. Ĉu ne sufiĉas:

Selektu numeron inter 0 kaj 9?

다시 위로