Rolvorteto ĉe "pensi"
Hyperboreus, 2011 m. lapkritis 3 d.
Žinutės: 13
Kalba: Esperanto
Hyperboreus (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 15:21:34
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 21:18:18
Hyperboreus:Kiun rolvorteton vi uzus ĉe "pensi" por esprimi la jenan?Laŭ mi eblas sen rolvorteto:
I tried to think of somebody able to do it.
"Mi pripensis, kiu povas tion fari."
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 21:21:29
Sed mi havas dubojn pri 'provis' en tia frazo. Aŭ oni povas pripensi aŭ ne. Kial oni 'provu' tion fari? Se estas malfacile decidi, kiu kapablas fari la taskon, aŭ ĉu iu entute kapablas, tiam eble oni diru:
"Mi pripensis, kiu plej verŝajne povUs tion fari"
Se la pripensado kondukis al nenio, tiam oni povus diri:
"Mi ne povis decidi, kiu kapablas tion fari"
Hyperboreus (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 21:45:01
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 21:47:44
Fakte, tio estas verŝajne la plej bona traduko por 'tried to think'.
Hyperboreus (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 3 d. 21:57:14
sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 4 d. 11:22:06
La angla vorto 'try' (verbo) havas tri tradukojn en Esperanto - provi (try out), peni (try with effort), klopodi (undertake the steps to achieve).
Ĉi tie mi preferas 'li penis almensigi/alpensi iun, kiu estus kapabla tion fari'.
'Cerbumi pri' ankaŭ estas bona - tiam ne necesas mencii la penon.
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 4 d. 16:54:57
sudanglo:Ĉi tie mi preferas 'li penis almensigi/alpensi iun, kiu estus kapabla tion fari'.Mi neniam renkontis 'alpensi'. Mi dubas, ĉu ĝi havas sencon?
sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 4 d. 23:30:31
Tiel, 'pensu al numero inter 0 kaj 9'.
Ĉu vi jam alpensis?
Tio estas alia afero ol se oni petus ke vi pensu pri la nombro de Grekoj kiuj estas senlaboraj. Tio ne estus peto pri diveno de la cifero, sed ke vi pensu kontemple pri la tragedio.
horsto (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 5 d. 00:08:18
sudanglo:Chainy, NPIV donas kiel difinon 3., sub 'al' - celon de ia sento, penso aŭ volo.Ĉiam tiaj rektaj tradukoj. Ĉu ne sufiĉas:
Tiel, 'pensu al numero inter 0 kaj 9'.
Ĉu vi jam alpensis?
Tio estas alia afero ol se oni petus ke vi pensu pri la nombro de Grekoj kiuj estas senlaboraj. Tio ne estus peto pri diveno de la cifero, sed ke vi pensu kontemple pri la tragedio.
Selektu numeron inter 0 kaj 9?