Al la enhavo

La vorto "mojosa"

de pastorant, 2007-julio-26

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-26 22:34:08

Mi legis rete, kaj mi vidis la vorton "mojosa".
La vorto signifas "cool" angle. Mi elserĉis en mia vortaro, sed mi ne povis trovi la radikon "mojos'". Kio estas la origino da tiu vorto?
De kiu lingvo ĝi venas?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-26 23:29:43

La historio malantaŭ la origino de tiu vorto indas esti legata per ĉiuj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-27 00:26:26

Mendacapote:La historio malantaŭ la origino de tiu vorto indas esti legata per ĉiuj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa
Mi scias..mi legis tiun retejo, sed ĝi ne diras al mi de KIE la vorto venas. Ĉu vi komprenas?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-27 01:01:23

Ho, frato, ĉu vi vere jam legis la artikolon???

modernjunstila: MOderneco JUneco kaj Stileco

Ili kunmetis M J S kaj kreis la novan vorton: MOJOSA.

Legu denove, bonvole!

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-julio-27 01:43:50

Ŝajnas al mi ege interesa vorto (foje pli ol nur 'bone'). Ĉu ĝi vere estas uzata inter la esperantistaro?

Kaj pastorant, ĉu vi ĝenus sin pro diri kie vi legis tiun stranga (kaj interesa) vorto?

awake (Montri la profilon) 2007-julio-27 03:11:11

Ho, Mi antaŭe neniam vidis ĉi tiun vorton. Mi evidente estas tro maljuna! ridulo.gif Malgraŭ tio, la antaŭmenciita artikolo en Vikipedio estas interesega! Danke al vi pro la ligilo!

pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-27 03:59:46

remy_boligee:Ŝajnas al mi ege interesa vorto (foje pli ol nur 'bone'). Ĉu ĝi vere estas uzata inter la esperantistaro?

Kaj pastorant, ĉu vi ĝenus sin pro diri kie vi legis tiun stranga (kaj interesa) vorto?
Mi legis gin je e-planedo -> http://e-planedo.kerno.org
Konkrete ĉi tiun retajo: http://beĉjo.blogspot.com/2007/07/mi-nepre-neniam-povas-esti-mojosa.html
Ĝi estas tre malfacila legi..sed estas nur mia opinio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-27 18:30:48

Ruse oni diras tiakaze "круто" - "kruto".
La vorto signifas... "krute".
Ĉio neordinara estas "kruta".
Tamen min mirigas la vorto mojosa, ĉar Esperanto jam enhavas bonespriman vorton - "impona". Impona veturilo estas la plej bona aŭ bela aŭ rapida aŭto. impona vesto estas la plej moderna aŭ moda aŭ laŭmode disŝirita vesto. Impona knabo estas la plej bela aŭ forta aŭ saĝa ( lango.gif ) aŭ riĉa knabo. KTP.
Oni ja povas diri: estas impone aŭ impone aŭ tio estis impona. Al mi la vorto tre plaĉas.
Sed min tre interesas, kion signifas la vorto "cool" angle?

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-julio-27 18:59:56

La vorto "cool" signifas "malvarmeta." Kiam oni ĥoleras, angle oni diras, ke ĝi estas "varmega." Mi kredas, ke tiel "cool" eksignifis "malĥolerema," kaj poste "karaktere plaĉa/bona," kaj poste "mojosa."

Kontrolu tion, kion mi skribis...

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-julio-28 19:31:16

La vorto "cool" havas multajn anglajn signifojn.

La ordinara signifo estas "malvarmeta", kaj ni ofte uzas ĝin signifi tiun. Sed, la vorto ankaŭ havas multajn slangajn signifojn, kiuj ne signifas malvarmetecon.

La vorto ĉiam signifas ion pozitivan. Ĝi povas signifi "impona", sed ankaŭ povas signifi pozitivan senemociecon. Iu, kiu estas "cool", ne koleriĝas aŭ ekscitiĝas. Ĝi ankaŭ povas signifi ion (aŭ iun) tre bonstilan aŭ modernan.

James Bond estis ĉiam "cool". Richard Nixon ne estis. John Lennon estis "cool". Ringo Starr ne estis. Ferrari-oj estas "cool". Yugo-oj ne estis. Ktp.

Reen al la supro