Príspevky: 13
Jazyk: Esperanto
pastorant (Zobraziť profil) 26. júla 2007 22:34:08
La vorto signifas "cool" angle. Mi elserĉis en mia vortaro, sed mi ne povis trovi la radikon "mojos'". Kio estas la origino da tiu vorto?
De kiu lingvo ĝi venas?
Mendacapote (Zobraziť profil) 26. júla 2007 23:29:43
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa
pastorant (Zobraziť profil) 27. júla 2007 0:26:26
Mendacapote:La historio malantaŭ la origino de tiu vorto indas esti legata per ĉiuj:Mi scias..mi legis tiun retejo, sed ĝi ne diras al mi de KIE la vorto venas. Ĉu vi komprenas?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa
Mendacapote (Zobraziť profil) 27. júla 2007 1:01:23
modernjunstila: MOderneco JUneco kaj Stileco
Ili kunmetis M J S kaj kreis la novan vorton: MOJOSA.
Legu denove, bonvole!
remy_boligee (Zobraziť profil) 27. júla 2007 1:43:50
Kaj pastorant, ĉu vi ĝenus sin pro diri kie vi legis tiun stranga (kaj interesa) vorto?
awake (Zobraziť profil) 27. júla 2007 3:11:11
pastorant (Zobraziť profil) 27. júla 2007 3:59:46
remy_boligee:Ŝajnas al mi ege interesa vorto (foje pli ol nur 'bone'). Ĉu ĝi vere estas uzata inter la esperantistaro?Mi legis gin je e-planedo -> http://e-planedo.kerno.org
Kaj pastorant, ĉu vi ĝenus sin pro diri kie vi legis tiun stranga (kaj interesa) vorto?
Konkrete ĉi tiun retajo: http://beĉjo.blogspot.com/2007/07/mi-nepre-neniam-povas-esti-mojosa.html
Ĝi estas tre malfacila legi..sed estas nur mia opinio.
Terurĉjo (Zobraziť profil) 27. júla 2007 18:30:48
La vorto signifas... "krute".
Ĉio neordinara estas "kruta".
Tamen min mirigas la vorto mojosa, ĉar Esperanto jam enhavas bonespriman vorton - "impona". Impona veturilo estas la plej bona aŭ bela aŭ rapida aŭto. impona vesto estas la plej moderna aŭ moda aŭ laŭmode disŝirita vesto. Impona knabo estas la plej bela aŭ forta aŭ saĝa ( ) aŭ riĉa knabo. KTP.
Oni ja povas diri: estas impone aŭ impone aŭ tio estis impona. Al mi la vorto tre plaĉas.
Sed min tre interesas, kion signifas la vorto "cool" angle?
pacepacapaco (Zobraziť profil) 27. júla 2007 18:59:56
Kontrolu tion, kion mi skribis...
RiotNrrd (Zobraziť profil) 28. júla 2007 19:31:16
La ordinara signifo estas "malvarmeta", kaj ni ofte uzas ĝin signifi tiun. Sed, la vorto ankaŭ havas multajn slangajn signifojn, kiuj ne signifas malvarmetecon.
La vorto ĉiam signifas ion pozitivan. Ĝi povas signifi "impona", sed ankaŭ povas signifi pozitivan senemociecon. Iu, kiu estas "cool", ne koleriĝas aŭ ekscitiĝas. Ĝi ankaŭ povas signifi ion (aŭ iun) tre bonstilan aŭ modernan.
James Bond estis ĉiam "cool". Richard Nixon ne estis. John Lennon estis "cool". Ringo Starr ne estis. Ferrari-oj estas "cool". Yugo-oj ne estis. Ktp.