Al la enhavo

Ĉu via lingvo havas -ig-?

de Hyperboreus, 2011-novembro-11

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-11 17:17:57

Forigite

TatuLe (Montri la profilon) 2011-novembro-11 17:40:48

La finna lingvo havas kaŭzativan formon:

huomata (rimarki) - huomauttaa (rimarkigi)
lihoa (dikiĝi) - lihottaa (dikigi)
nähdä (vidi) - näyttää (montri/vidigi)

TatuLe (Montri la profilon) 2011-novembro-11 18:11:36

La sveda havas sistemon similan al la germana,

brinna (bruli) - bränna (bruligi)
svart (nigra) - svärta (nigrigi)

sed la prefiksoj be- kaj för- povas ankaŭ havi tian signifon:

fri (libera) - befria (liberigi)
bättre (pli bona) - förbättra (plibonigi)

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-11 18:14:10

La hebrea havas ion similan, por ĉiu verbo. Temas pri verba formo kun tia signifo. Ĝi ankaŭ havas ion similan al -iĝ-.

Mi ofte pensis ke eble Zamenhof metis tion en Esperanton, ĉar li konis ĝin en la hebrea.

[ĝi] skribis = נכתב [niktav]
[ĝi] skribigis = הכתיב [haktiv]
[ĝi] skribiĝis = הוכתב [hoktav]

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-11 18:53:12

En la turka ekzistas kaŭzativa sufikso -dt.ıiuü.r, sed ĝi havas neregulajn ĝemelojn -ae.r, -(ıiuü).r kaj -t.

yazdırmak - skribigi
bildirmek - sciigi
durdurmak - haltigi
güldürmek - ridigi
yaptırmak - farigi
seçtirmek - elektigi
koşturmak - kurigi
söktürmek - deigi
çıkarmak - elirigi
*
yatırmak - metigi
geçirmek - pasigi
duyurmak - aŭdigi
düşürmek - faligi
tanıtmak - konigi

* Mi ne povis trovi ekzemplon kun -er-. Eble mi poste aldonos.

Tiu estas nur por verboj. Ankaŭ ekzistas similaj sufiksoj por uzi kun adjektivoj, sed ĉar mi ne kapablas skribi ĉiujn, mi ekzempligos neniun.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-11 19:33:52

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-11 19:45:01

Kaj evidente la sufikso -ig venas de la samforma germanlingva sufikso:

reinrein-ig-en = purapur-ig-i
Schuldent-schuld-ig-en = kulposen-kulp-ig-i

Tiu sufikso tamen (kiel ĉiuj aliaj montritaj kaŭzativaj sufiksoj en la germana) ne estas produktiva.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-11 19:57:13

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-11 20:33:16

Hyperboreus:Mi temas ke la sufikso kiun vi vidigis ne estas kaŭzativa sufikso, sed sufikso por formi a-vortojn.
Ĝi estas ambaŭ. Vi tamen mem montras, ke *reinig ne ekzistas, kio iom malpruvas vian tezon (kun kiu, miascie, malkonsentas ankaŭ lingvosciencistoj de la germana).

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-11 21:31:46

Forigite

Reen al la supro