Więcej

Ĉu via lingvo havas -ig-?

od Hyperboreus, 11 listopada 2011

Wpisy: 21

Język: Esperanto

Hyperboreus (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 17:17:57

Forigite

TatuLe (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 17:40:48

La finna lingvo havas kaŭzativan formon:

huomata (rimarki) - huomauttaa (rimarkigi)
lihoa (dikiĝi) - lihottaa (dikigi)
nähdä (vidi) - näyttää (montri/vidigi)

TatuLe (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 18:11:36

La sveda havas sistemon similan al la germana,

brinna (bruli) - bränna (bruligi)
svart (nigra) - svärta (nigrigi)

sed la prefiksoj be- kaj för- povas ankaŭ havi tian signifon:

fri (libera) - befria (liberigi)
bättre (pli bona) - förbättra (plibonigi)

erinja (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 18:14:10

La hebrea havas ion similan, por ĉiu verbo. Temas pri verba formo kun tia signifo. Ĝi ankaŭ havas ion similan al -iĝ-.

Mi ofte pensis ke eble Zamenhof metis tion en Esperanton, ĉar li konis ĝin en la hebrea.

[ĝi] skribis = נכתב [niktav]
[ĝi] skribigis = הכתיב [haktiv]
[ĝi] skribiĝis = הוכתב [hoktav]

utku (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 18:53:12

En la turka ekzistas kaŭzativa sufikso -dt.ıiuü.r, sed ĝi havas neregulajn ĝemelojn -ae.r, -(ıiuü).r kaj -t.

yazdırmak - skribigi
bildirmek - sciigi
durdurmak - haltigi
güldürmek - ridigi
yaptırmak - farigi
seçtirmek - elektigi
koşturmak - kurigi
söktürmek - deigi
çıkarmak - elirigi
*
yatırmak - metigi
geçirmek - pasigi
duyurmak - aŭdigi
düşürmek - faligi
tanıtmak - konigi

* Mi ne povis trovi ekzemplon kun -er-. Eble mi poste aldonos.

Tiu estas nur por verboj. Ankaŭ ekzistas similaj sufiksoj por uzi kun adjektivoj, sed ĉar mi ne kapablas skribi ĉiujn, mi ekzempligos neniun.

Hyperboreus (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 19:33:52

Forigite

darkweasel (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 19:45:01

Kaj evidente la sufikso -ig venas de la samforma germanlingva sufikso:

reinrein-ig-en = purapur-ig-i
Schuldent-schuld-ig-en = kulposen-kulp-ig-i

Tiu sufikso tamen (kiel ĉiuj aliaj montritaj kaŭzativaj sufiksoj en la germana) ne estas produktiva.

Hyperboreus (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 19:57:13

Forigite

darkweasel (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 20:33:16

Hyperboreus:Mi temas ke la sufikso kiun vi vidigis ne estas kaŭzativa sufikso, sed sufikso por formi a-vortojn.
Ĝi estas ambaŭ. Vi tamen mem montras, ke *reinig ne ekzistas, kio iom malpruvas vian tezon (kun kiu, miascie, malkonsentas ankaŭ lingvosciencistoj de la germana).

Hyperboreus (Pokaż profil) 11 listopada 2011, 21:31:46

Forigite

Wróć do góry