إلى المحتويات

naciaj alfabetoj

من ora knabo, 3 أغسطس، 2007

المشاركات: 35

لغة: Esperanto

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 4 أغسطس، 2007 9:10:00 م

RiotNrrd, ĉu literoj uzataj en fremdaj vortoj (café, naïve, ktp.) estas konsiderataj kiel anglaj literoj?

Terurĉjo > kaj la ĉina eĉ uzas milojn da signoj por esprimi ĉion. lango.gif
Vi pravas, malnova cirila alfabeto estas bela.

La japana ankaŭ uzas ĉinajn signojn, sed samtempe du silabarojn: katakana kaj hiragana (tiu artikolo ne ekzistas en Esperanta Vikipedio).

annadahlqvist (عرض الملف الشخصي) 9 أغسطس، 2007 11:11:26 ص

Sveda literoj:
Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Xx Yy Zz Åå Ää Öö. Kaj W estas uzata en fremdaj vortoj, kaj ´ sur e (é) en exemple armén (militistaro) por montri ke ĝi ne estas same ke armen (la brako), é-same ke entré en franca, e en "armen"- same ke e en esperanto.

RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 9 أغسطس، 2007 4:46:47 م

Mutusen:RiotNrrd, ĉu literoj uzataj en fremdaj vortoj (café, naïve, ktp.) estas konsiderataj kiel anglaj literoj?
Ne. Estas nur kelkaj vortoj kun tiuj literoj, kaj kutime ni ne eĉ uzas ilin. Ni literumas ilin "cafe", "naive", "cooperate", ktp. Oni neniam normale vidas fremdajn literojn en la anglaj versioj de fremdaj vortoj.

novatago (عرض الملف الشخصي) 11 أغسطس، 2007 11:14:49 ص

Mutusen:
Jen la hispana alfabeto: Aa Bb Cc CHch Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll LLll Mm Nn Ññ Oo Pp Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz.
Ĉi tie, CH, LL kaj Ñ estas apartaj literoj
Vi pravas, sed malgaje CH kaj LL oni estis malmetitaj de la alfabeto en 1994 por similigi la hispanan alfabeton al aliaj eksterlandaj alfabetoj. Tamen la sonoj de tiuj literoj daŭras kiel apartaj literoj kaj en esperanto egalas al la Ĉ kaj la J.

Mutusen:...
sed diakritaj literoj estas konsiderataj kiel sendiakritaj literoj: Áá Éé Íí Óó Úú Üü.
Vi pravas denove, ni nur uzas ilin por enfazi silabon en vorton kaj (foje) tiel malsamigi unu vorton el alia. Ekzemple: este (tiu ĉi) kaj esté (ĝi/li/ŝi/mi estos). La sono de la litero ne ŝanĝas.

La ü estas malsama al la aliaj. Ĝi estas por malsamigi gue/gui (esperante ge/gi) el güe/güi (esperante gue/gui). Sed ankaŭ sonas "u".

Ĝis, Novatago.

Blanka Meduzo (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2007 9:45:46 ص

Saluton.

Multaj aziaj amikoj ne havas alfabetojn.
Kaj eble amikoj en Almenio, Izraelo, Arabo (Azio) ne havas alfabetojn, ĉu ne ?
En esprimi oni uzas analizecan litersistemon, kiu konsistas el konsonantoj kaj vokaloj. Kaj aliaj iuj homoj uzas ĉefe ideogramojn.

Ankaŭ mi interesas tiujn, sed oni havas tiajn tiparojn ? Ĉu reto aŭ komputilo havas tian kapablon por vidigi?

TED110 (عرض الملف الشخصي) 19 أغسطس، 2007 12:33:56 م

La armena alfabeto estast la plej bela por min ridulo.gif ... sed bedaŭrinde mi ne scias la sinsekvon! XD

ԽՒԷՐՏԵԸԻՈՊՉՋԱՍԴՖՔՀՃԿԼԹՓ՞ԶՑԳՎԲՆՄՇՂԾ

La alfabeto estas relative parenca kun la alfabeton de Grekio aŭ Georgo.

Kaj de Islando:
AÁBCDEFGHIJKLMNOPRSTUVXZÖÆÐÞ

snds24 (عرض الملف الشخصي) 19 أغسطس، 2007 12:39:40 م

Blanka Meduzo:Saluton.

Multaj aziaj amikoj ne havas alfabetojn.
Kaj eble amikoj en Almenio, Izraelo, Arabo (Azio) ne havas alfabetojn, ĉu ne ?
En esprimi oni uzas analizecan litersistemon, kiu konsistas el konsonantoj kaj vokaloj. Kaj aliaj iuj homoj uzas ĉefe ideogramojn.

Ankaŭ mi interesas tiujn, sed oni havas tiajn tiparojn ? Ĉu reto aŭ komputilo havas tian kapablon por vidigi?
Pri hebrea alfabeto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hebrea_alfabeto

Gerusa (عرض الملف الشخصي) 19 أغسطس، 2007 1:51:22 م

Eble jes. Sed se ni malrenkonti, oni uzas la kreeco. senkulpa.gif

grifo (عرض الملف الشخصي) 20 أغسطس، 2007 9:54:52 م

Mia nomo en germana estas: Björn Lübke.
Kiel oni ĝi nomas en esperanto?

vincas (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2007 11:46:44 ص

Jen la litova alfabeto:
Aa Ąą Bb Cc Čč Dd Ee Ęę Ėė Ff Gg Hh Ii Įį Yy Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Šš Tt Uu Ųų Ūū Vv Zz Žž.
lango.gif

عودة للاعلى