לתוכן העניינים

Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?

של Francisko1, 14 בדצמבר 2011

הודעות: 102

שפה: Esperanto

lgg (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 07:34:00

Foresto de simetria divizio de vira, ina kay nespicifikita sekso estas sendube malbelajego de Esperanto.

Tamen mi ne komprenas, kial nomado homoyn lawestaje estas 'seksismo'.

hebda999 (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 07:45:42

lgg:Foresto de simetria divizio de vira, ina kay nespicifikita sekso estas sendube malbelajego de Esperanto.

Tamen mi ne komprenas, kial nomado homoyn lawestaje estas 'seksismo'.
La dua deviulo, kiu ne povas eĉ skribi esperante.

darkweasel (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 07:48:05

hebda999:
lgg:Foresto de simetria divizio de vira, ina kay nespicifikita sekso estas sendube malbelajego de Esperanto.

Tamen mi ne komprenas, kial nomado homoyn lawestaje estas 'seksismo'.
La dua deviulo, kiu ne povas eĉ skribi esperante.
La dua? Temas ankoraŭ pri la sama, ĉu ne? Aŭ se ne, kiu estas la unua?

hebda999 (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 07:50:50

darkweasel:...
La dua? Temas ankoraŭ pri la sama, ĉu ne? Aŭ se ne, kiu estas la unua?
La unua - ciulo
La dua - aliskribulo rido.gif

darkweasel (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 07:52:40

hebda999:
darkweasel:...
La dua? Temas ankoraŭ pri la sama, ĉu ne? Aŭ se ne, kiu estas la unua?
La unua - ciulo
La dua - aliskribulo rido.gif
Koncerne la ci-emulojn, mi ne trovas ilian uzadon de ci eĉ preskaŭ simile ĝena kiel la uzon de fremda skribsistemo.

hebda999 (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 08:04:21

darkweasel:
Koncerne la ci-emulojn, mi ne trovas ilian uzadon de ci eĉ preskaŭ simile ĝena kiel la uzon de fremda skribsistemo.
Mi pensas same, se mi vidas tian ĉi skribadon, mi eĉ ne provas ĝin legi.

JUANMA40 (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 09:44:56

Estas bonega repondo al ĉi tiu eterna diskuto, vi povas legi ĝin en la blogo [url=aliaesperantoeblas]aliaesperantoeblas[/url] en google ekzemple:

...estis tre kritikata la supozan virismo kiun kaŝas Esperanto, kiam aldonas la sufikson -in per formi la virinecon. Eksteroficiale estas solvo aldonante la sufikso -ic por vireco, sed ĉi tiu ne estas tute akceptata.

...la plej bona solvo estus anstataŭi la sufiksojn per la artikuloj li kaj xi por ke ili funkciu ankaŭ kiel prefiksoj, kiel ekzemple la angla, denove, solvas por iuj vortoj (kvankam ankaŭ virisme, kiel male-shemale), sed estas bona ideo per adapti esperante, ekzemple viro, nun fariĝas neŭtra, esprimas homo ĝenenale, viro-viroj, kaj liviro-ŝiviro, viro kaj virino respektive.

Estas vere ke Esperanto dediĉas iujn vortojn nur virinsekse, kaj do oni devas ankaŭ adapti, lasante la eblecon formi la virecon el ĉi tiuj radikoj, havante la saman ideon, ekzemple, putino, nun puto, kaj liputo-ŝiputo, viro kaj virino kiuj prostituitas, au aliaj kiuj ne -in finas, kas ne estas tiel evidentaj, sed same oni aldonus al li-xi, xi-li, por esti fine samcondicie…

Per ĉi tiu solvo oni finos ciame tiel polemikan kaj lacantan aferon, senfina ripeto, sed por ĉi tiu sama kialo, ĉar la akademikistoj aŭ esperantistoj pli konservemaj nenion audas, kaj ne solvas foje kaj por ĉiam aferon, kiu oni volas aŭ ne, maldikas Esperanton, kaj pli en ĉi tiu epoko de plena kaj ĝusta egaleco kiu oni deziras en nia jarcento, la xxi. Jam estas tempo por ŝanĝi ĝin. ..
sal.gif

hebda999 (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 19:33:34

Se vi pensas, ke Esperanto estas seksa lingvo, do rigardu la polan lingvon, kiu estas TREEGE vireca, kaj virinoj estas malgravaj en ĝi. Tiu lingvo malŝatas la virinoj, kaj neniu polino plendas fakte pri tio, ĉar la plejmulto da (ŝi) ili tion eĉ ne rimarkas. La lingvo estas nur ilo por komunikiĝi, ne por katenigi la virinojn!!!!!!

darkweasel (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 19:57:52

JUANMA40, verŝajne preskaŭ ĉiuj el ni jam komprenis, ke en via fantazio (kaj nur tie) "alia Esperanto eblas".

antoniomoya (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 20:08:53

hebda999:La lingvo estas nur ilo por komunikiĝi, ne por katenigi la virinojn!!!!!!
Mi tutege konsentas kun vi.

Mi trovas ridinde aŭdi ree kaj ree, televide kaj radie, hispanajn politikistojn diri kaj rediri, ekzemple: "kunuloj kaj kunulinoj", "civitanoj kaj civitaninoj","deputitoj kaj deputitinoj", kiam hispanlingve la unua pluralo sola ĉiam, ekde senmemora tempo, difinis ambaŭ seksoj.

Estas, ne la vortoj de iu lingvo, sed la sintenoj kaj kondutoj de viroj, kiuj sklavigas virinojn.

Amike.

לראש הדף