K vsebini

J ĉirkau vokaloj

od Hyperboreus, 20. december 2011

Sporočila: 18

Jezik: Esperanto

Hyperboreus (Prikaži profil) 20. december 2011 21:59:19

Forigite

Matthieu (Prikaži profil) 20. december 2011 22:39:59

Hyperboreus:Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]?
Teorie [ˈfaj.na], sed la alia verŝajne ne ĝenus (verdire mi ne certas, ĉu mi aŭdus malsamecon)

"nj" devas esti [nj]; [ɲ] ne estas esperanta fonemo, kvankam ankaŭ ĉi-kaze la malsameco estas malgranda.

antoniomoya (Prikaži profil) 21. december 2011 12:27:36

Hyperboreus:Laŭ la Fundamento la grafemo < j > prononcatas /j/. Tamen, ĉu vi ĝin elparolas tiel? Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]? "Konjako" vi prononcas [kon.ˈja.ko], [ko.ˈnja.ko] aŭ [ko.ˈnɪ̯a.ko], [ko.ˈɲa.ko] ?
Hyperboreus, laŭ la hispanlingva lernometodo "¿Sabe usted Esperanto?", verkita de Jorge Hess, la litero "j" sonas kiel "y" en la hispanvortoj "voy", "hoy", aŭ kiel "i" en la vortoj "hielo", "hiato".

"J" formas diftongon kun la apuda vokalo: aj, ej, oj, uj.
Jes = yes; kaj = kay

Amike.

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 12:44:23

PMEG: Duonvokaloj

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juroĵuro, jakoĵako, jetoĵeto, majoromaĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ “naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj.

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 13:57:14

Forigite

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 13:58:41

Forigite

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:09:26

Forigite

sudanglo (Prikaži profil) 21. december 2011 14:11:59

Fonetikajn trans-skribojn mi malbone komprenas.

Sed mi aŭdas klaran diferencon inter:

en la lasta jaro

inter la grandaj arboj

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 14:22:47

Hyperboreus:Alia afero ankaŭ interesa estas ke L. L. Zamenhof definis en la Fundamento ke le grafemo < e > ankaŭ povas esti prononcata /eɪ/, do "ekzemple" povas esti prononcata /eɪkzeɪmpleɪ/...

Ĉi tio ja sonas iom stranga al mi.
Ĉu en la anglalingva traduko? Ĝin faris miascie ne Zamenhof mem, sed iu tradukisto, ĉar Zamenhof ne bone regis la anglan. Ĝi enhavas plurajn strangaĵojn kaj malĝustaĵojn.

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:22:59

Forigite

Nazaj na začetek