J ĉirkau vokaloj
viết bởi Hyperboreus, Ngày 20 tháng 12 năm 2011
Tin nhắn: 20
Nội dung: Esperanto
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 21:59:19 Ngày 20 tháng 12 năm 2011
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 22:39:59 Ngày 20 tháng 12 năm 2011
Hyperboreus:Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]?Teorie [ˈfaj.na], sed la alia verŝajne ne ĝenus (verdire mi ne certas, ĉu mi aŭdus malsamecon)
"nj" devas esti [nj]; [ɲ] ne estas esperanta fonemo, kvankam ankaŭ ĉi-kaze la malsameco estas malgranda.
N-true (Xem thông tin cá nhân) 12:14:21 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 12:27:36 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
Hyperboreus:Laŭ la Fundamento la grafemo < j > prononcatas /j/. Tamen, ĉu vi ĝin elparolas tiel? Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]? "Konjako" vi prononcas [kon.ˈja.ko], [ko.ˈnja.ko] aŭ [ko.ˈnɪ̯a.ko], [ko.ˈɲa.ko] ?Hyperboreus, laŭ la hispanlingva lernometodo "¿Sabe usted Esperanto?", verkita de Jorge Hess, la litero "j" sonas kiel "y" en la hispanvortoj "voy", "hoy", aŭ kiel "i" en la vortoj "hielo", "hiato".
"J" formas diftongon kun la apuda vokalo: aj, ej, oj, uj.
Jes = yes; kaj = kay
Amike.
N-true (Xem thông tin cá nhân) 12:31:27 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
antoniomoya:"J" formas diftongon kun la apuda vokalo: aj, ej, oj, uj.Kiel oni povus ekscii, ĉu vokalo + j formas diftongon? Laŭ mi, ĝi ne faras ĝin, kaj j tie nur estas glitsono(?), do "tuj" ekzemple estus silabo kun la formo CVC, kaj ne CVV, do /tuj/, ne /tui̯/.
Jes = yes; kaj = kay
Sed mi kredas, ke nenie en la lingvo tiu distingo havas iun gravan rolon. Silaba pezo ne gravas en Esperanto.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:44:23 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juro — ĵuro, jako — ĵako, jeto — ĵeto, majoro — maĵoro.
Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ “naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj.
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 13:57:14 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 13:58:41 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 14:09:26 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:11:59 Ngày 21 tháng 12 năm 2011
Sed mi aŭdas klaran diferencon inter:
en la lasta jaro
inter la grandaj arboj