前往目錄

J ĉirkau vokaloj

貼文者: Hyperboreus, 2011年12月20日

訊息: 20

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月20日下午9:59:19

Forigite

Matthieu (顯示個人資料) 2011年12月20日下午10:39:59

Hyperboreus:Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]?
Teorie [ˈfaj.na], sed la alia verŝajne ne ĝenus (verdire mi ne certas, ĉu mi aŭdus malsamecon)

"nj" devas esti [nj]; [ɲ] ne estas esperanta fonemo, kvankam ankaŭ ĉi-kaze la malsameco estas malgranda.

N-true (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:14:21

Jes, mi same kiel Mutusen. Se mia akĉento iĝas tro germana, ĉar mi ne atendas, mi povas diri [ˈfaɪ̯.na], sed ankaŭ mi nur aŭdas malgrandan malsamon inter tiu ĉi kaj [ˈfaj.na].

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:27:36

Hyperboreus:Laŭ la Fundamento la grafemo < j > prononcatas /j/. Tamen, ĉu vi ĝin elparolas tiel? Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]? "Konjako" vi prononcas [kon.ˈja.ko], [ko.ˈnja.ko] aŭ [ko.ˈnɪ̯a.ko], [ko.ˈɲa.ko] ?
Hyperboreus, laŭ la hispanlingva lernometodo "¿Sabe usted Esperanto?", verkita de Jorge Hess, la litero "j" sonas kiel "y" en la hispanvortoj "voy", "hoy", aŭ kiel "i" en la vortoj "hielo", "hiato".

"J" formas diftongon kun la apuda vokalo: aj, ej, oj, uj.
Jes = yes; kaj = kay

Amike.

N-true (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:31:27

antoniomoya:"J" formas diftongon kun la apuda vokalo: aj, ej, oj, uj.
Jes = yes; kaj = kay
Kiel oni povus ekscii, ĉu vokalo + j formas diftongon? Laŭ mi, ĝi ne faras ĝin, kaj j tie nur estas glitsono(?), do "tuj" ekzemple estus silabo kun la formo CVC, kaj ne CVV, do /tuj/, ne /tui̯/.
Sed mi kredas, ke nenie en la lingvo tiu distingo havas iun gravan rolon. Silaba pezo ne gravas en Esperanto.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:44:23

PMEG: Duonvokaloj

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juroĵuro, jakoĵako, jetoĵeto, majoromaĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ “naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月21日下午1:57:14

Forigite

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月21日下午1:58:41

Forigite

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月21日下午2:09:26

Forigite

sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月21日下午2:11:59

Fonetikajn trans-skribojn mi malbone komprenas.

Sed mi aŭdas klaran diferencon inter:

en la lasta jaro

inter la grandaj arboj

回到上端