Kia frazo estas bona?
של bildo, 21 בדצמבר 2011
הודעות: 14
שפה: Esperanto
bildo (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 09:14:29
Bonvolu diri al mi, kiu frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?
hebda999 (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 09:21:38
bildo:Saluton, amikoj!"Kiu frazo...", ne "Kia frazo"
Bonvolu diri al mi, kia frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?
----------------------
La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
mihxil (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 09:25:35
bildo:Saluton, amikoj!La dua frazo probable ĝenerale estas konsiderata erara. Mi trovas tion troiga, kaj iom tropedanta. Sed mi ja asertas ke ĝi signifus la inverson de la unua frazo. Por ke ĝi signife similu la unuan frazon ĝi estu 'Tio gravas min'.
Bonvolu diri al mi, kia frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?
bildo (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 09:36:54
hebda999:Dankon!
"Kiu frazo...", ne "Kia frazo"
----------------------
La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
bildo (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 09:37:19
miĥil:La dua frazo probable ĝenerale estas konsiderata erara. Mi trovas tion troiga, kaj iom tropedanta. Sed mi ja asertas ke ĝi signifus la inverson de la unua frazo. Por ke ĝi signife similu la unuan frazon ĝi estu 'Tio gravas min'.Dankon!
darkweasel (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 12:46:59
N-true:Ne denove [url=?t=9561&p=2#122855]tiu diskuto[/url] - korekta povas ja signifi "senerara".hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro.
bildo (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 12:52:12
N-true:Dankon!
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro. Pardonu min.
Kaj jen la kialo:
"gravi" estas netransitiva verbo, kiu ne povas havi rektan objekton. Iu afero aŭ iu homo nur povas gravi por aŭ al iu aŭ io. La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.
hebda999 (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 13:22:54
N-true:Laŭ PIV:hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro...
korekta = laŭregula, ĝusta:
via desegno ne estas sufiĉe korekta
paroli en iu lingvo korekte
Do, kie estas tiu ofta eraro, amiko?
tommjames (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 13:43:21
N-true:La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.Tio estas nekorekta. Gramatike la frazo estas bona, ĉar eblas ellasi prepozicion kaj anstataŭigi ĝin per N-finaĵo. Tiu finaĵo ne ĉiam montras rektan objekton.
Tamen la frazo ja estas sence malbonega, kaj tial miaopinie ja eblas nomi ĝin "eraro".
sudanglo (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2011, 13:59:35
Laŭ tiu ideo, se 'korekt' estas transitiva verba radiko, tiam 'korekta' devas nur signifi 'koncerne korektadon'.
Sed 'la manĝaj horoj' (en hotelo) ne signifas 'horoj kiuj manĝas', sed la horojn de la manĝoj - matenmanĝo, vespermanĝo ktp.
Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.