前往目錄

Kia frazo estas bona?

貼文者: bildo, 2011年12月21日

訊息: 16

語言: Esperanto

bildo (顯示個人資料) 2011年12月21日上午9:14:29

Saluton, amikoj!
Bonvolu diri al mi, kiu frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?

hebda999 (顯示個人資料) 2011年12月21日上午9:21:38

bildo:Saluton, amikoj!
Bonvolu diri al mi, kia frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?
"Kiu frazo...", ne "Kia frazo"

----------------------

La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:

mihxil (顯示個人資料) 2011年12月21日上午9:25:35

bildo:Saluton, amikoj!
Bonvolu diri al mi, kia frazo estas pli bona:
"Tio estas grava por mi" aŭ "Mi gravas tion"?
La dua frazo probable ĝenerale estas konsiderata erara. Mi trovas tion troiga, kaj iom tropedanta. Sed mi ja asertas ke ĝi signifus la inverson de la unua frazo. Por ke ĝi signife similu la unuan frazon ĝi estu 'Tio gravas min'.

bildo (顯示個人資料) 2011年12月21日上午9:36:54

hebda999:
"Kiu frazo...", ne "Kia frazo"
----------------------
La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
Dankon!

bildo (顯示個人資料) 2011年12月21日上午9:37:19

miĥil:La dua frazo probable ĝenerale estas konsiderata erara. Mi trovas tion troiga, kaj iom tropedanta. Sed mi ja asertas ke ĝi signifus la inverson de la unua frazo. Por ke ĝi signife similu la unuan frazon ĝi estu 'Tio gravas min'.
Dankon!

N-true (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:27:12

hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro. Pardonu min. okulumo.gif

Kaj jen la kialo:
"gravi" estas netransitiva verbo, kiu ne povas havi rektan objekton. Iu afero aŭ iu homo nur povas gravi poral iu aŭ io. La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:46:59

N-true:
hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro.
Ne denove [url=?t=9561&p=2#122855]tiu diskuto[/url] - korekta povas ja signifi "senerara".

bildo (顯示個人資料) 2011年12月21日下午12:52:12

N-true:
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro. Pardonu min. okulumo.gif

Kaj jen la kialo:
"gravi" estas netransitiva verbo, kiu ne povas havi rektan objekton. Iu afero aŭ iu homo nur povas gravi poral iu aŭ io. La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.
Dankon!

hebda999 (顯示個人資料) 2011年12月21日下午1:22:54

N-true:
hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro...
Laŭ PIV:

korekta = laŭregula, ĝusta:

via desegno ne estas sufiĉe korekta
paroli en iu lingvo korekte

Do, kie estas tiu ofta eraro, amiko?

tommjames (顯示個人資料) 2011年12月21日下午1:43:21

N-true:La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.
Tio estas nekorekta. Gramatike la frazo estas bona, ĉar eblas ellasi prepozicion kaj anstataŭigi ĝin per N-finaĵo. Tiu finaĵo ne ĉiam montras rektan objekton.

Tamen la frazo ja estas sence malbonega, kaj tial miaopinie ja eblas nomi ĝin "eraro".

回到上端