前往目錄

Adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco

貼文者: Ilmen, 2012年2月24日

訊息: 48

語言: Esperanto

TatuLe (顯示個人資料) 2012年2月29日下午4:24:12

Mi konsentas kun Ondo ke estas saĝe provi krei aŭtonoman lingvistikan terminaron por Esperanto. Tamen eĉ se la teĥnikaj terminoj, kiel "finita", povas esti iom redundaj en diskutoj pri esperanta gramatiko, tiaj terminoj estas ĉiukaze bezonataj ankaŭ en Esperanto por paroli pri aliaj lingvoj kaj pri ĝenerala lingvoscienco, kaj kiam oni komparas Esperanton al aliaj lingvoj.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年2月29日下午7:55:07

Do, lingvistoj ne povas paroli pri ilia pasio kune kun esperante?!
Ili parolu se ili volas, sed ili ne mistifiku per perversa uzo de normala lingvo.

Jam ekzistas multaj lingvistikaj terminoj, do ili uzu tiujn lau la difinoj en NPIV, aŭ ili inventu novajn radikojn, sed prefere ili parolu klare tiel ke ĉiu povu juĝi ĉu ili havas ion originalan por diri (aŭ ion kun praktika sekvo).

En la naturaj lingvoj oni toleras specialan ĵargonan interpreton de esprimoj de la normal lingvo. Sed tio ne estas akceptebla en lingvo kiel Esperanto.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月29日下午9:31:26

Forigite

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月29日下午9:31:45

Forigite

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月1日上午6:12:20

Forigite

sudanglo (顯示個人資料) 2012年3月1日上午10:57:34

Ekzemple la vorton "rolmontrilo" mi ŝatas ege, ĉar estas tre pli preciza ol "prepozicio"
Bone, ni prenu tiu ekzemplon.

'n' ne estas prepozicio, sed ĝi montras la rolon de iu vorto en la frazo.

Ĉu do 'n' estas rolvorteto/rolmontrilo?

Same ĉiuj finaĵoj iele montras rolojn.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月1日上午11:28:35

sudanglo:
Ekzemple la vorton "rolmontrilo" mi ŝatas ege, ĉar estas tre pli preciza ol "prepozicio"
Bone, ni prenu tiu ekzemplon.

'n' ne estas prepozicio, sed ĝi montras la rolon de iu vorto en la frazo.

Ĉu do 'n' estas rolvorteto/rolmontrilo?
rolmontrilo jes.
rolvorteto ne, ĉar ĝi ne estas vorteto.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月1日下午3:43:22

Forigite

回到上端