Đi đến phần nội dung

Moderatoro?

viết bởi Chainy, Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Tin nhắn: 88

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:15:36 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Ŝajne ankaŭ Lernu planas iam enkonduki 'moderatoroj', kiuj helpos al la administristoj prizorgi la forumon. Tiaj homoj povas averti uzantojn, se ili malobeas la regulojn de la forumo, aŭ eble forigi certajn mesaĝojn ktp.

Mi rimarkis ke Jev, la programisto respondeca por Lernu, uzis la vorton 'forum-prizorgantoj' en siaj mesaĝoj. Mia demando estas, ĉu plaĉas al vi uzado de tiu lasta vorto 'prizorganto' anstataŭ 'moderatoro'? Kion vi pensas pr 'moderatoro'?

Ŝajnas, ke 'moderatoro' estas sufiĉe internacia vorto nuntempe. Mi persone ne estas kontraŭ ĝi. Mi nur iom dubas pri certaj formoj de tia radiko, nome 'moderatori' kaj precipe 'moderatorita' (tre malfacilas elparoli tiun lastan!).

Mi kaj Darkweasel uzis 'moderatoro' en nia traduko de la forum-sistemo SMF (Simple Machines). Rilate la verban formon, mi ofte skribis 'kontrolita de moderatoro'.

Estas eble unu problemo kun la uzado de 'prizorganto' por la signifo 'moderator' - en forumo de SMF, ekzemple, la administristoj havas certan funkciaron ene de la administrista sistemo, kiu nun nomiĝas 'Prizorgado' (en la angla = Maintenance). En tiu ĉi sekcio, la administristo povas plenumigi diversajn taskojn por flegi la bonfunkciadon de la forumo. Ekzemple, eblas kontroli, ĉu la forum-sistemo uzas la plej novan version de la programaro, trovi kaj ripari erarojn en la datumbazo, ktp. Do, se uzi 'prizorganto' en la senco 'moderatoro', tio povus esti iom konfuza.

Ĉe Ipernity, ekzemple, oni uzas la vorton 'kontrolisto', sed tio ŝajnas tre plursenca. En forumo kiel Lernu, se oni uzus tian vorton, uzantoj povus miskompreni, ke temas pri ia kontrolisto de la lingva kvalito, kiu eble korektos erarojn ktp!

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 20:09:35 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Mi ne malŝatas la vorton, sed la moderatorojn. Kial ĉi tiu policia kontrolo? Kial oni devas elimini ĉion kio sonas malagrabla al iu kontrolanto? kiu decidas kiuj ideologioj estas malbonaj kaj eliminendaj? Mi pensas ke nur tre gravajn atakojn oni devus kontroli, sed ne ĉiun ajn fivorteton.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:29:39 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Paquillo:Mi ne malŝatas la vorton, sed la moderatorojn. Kial ĉi tiu policia kontrolo? Kial oni devas elimini ĉion kio sonas malagrabla al iu kontrolanto? kiu decidas kiuj ideologioj estas malbonaj kaj eliminendaj? Mi pensas ke nur tre gravajn atakojn oni devus kontroli, sed ne ĉiun ajn fivorteton.
ekstertemo.gif

Se vi volas paroli pri la neceseco aŭ malneceseco de moderatoroj, malfermu novan fadenon - tie ĉi ni diskutas nur pri tio, kiel nomi tiun koncepton. Dankon.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 21:03:51 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Chainy:Ŝajne ankaŭ Lernu planas iam enkonduki 'moderatoroj', kiuj helpos al la administristoj prizorgi la forumon. Tiaj homoj povas averti uzantojn, se ili malobeas la regulojn de la forumo, aŭ eble forigi certajn mesaĝojn ktp.

kion vi pensas pr 'moderatoro'?

radiko, nome 'moderatori' kaj precipe 'moderatorita' (tre malfacilas elparoli tiun lastan!).

de moderatoro'.

'kontrolisto', sed tio ŝajnas tre plursenca. , ke temas pri ia kontrolisto de la lingva kvalito, kiu eble korektos erarojn ktp!
Mi ne tre ŝatas moderatoro-n, ĉar estas rekte el aliaj lingvoj, kaj ne estas klare kion faras ekzakte uzante tiun vorton, mi preferus alian vorton pli esperantan, kiel avertanto( ili povas averti uzantojn...), aŭ avertisto, eĉ regulisto, ĉar ilia fukcio estas kontroli regulojn, administristoj kaj regulistoj.

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 21:11:55 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

darkweasel:
Paquillo:Mi ne malŝatas la vorton, sed la moderatorojn. Kial ĉi tiu policia kontrolo? Kial oni devas elimini ĉion kio sonas malagrabla al iu kontrolanto? kiu decidas kiuj ideologioj estas malbonaj kaj eliminendaj? Mi pensas ke nur tre gravajn atakojn oni devus kontroli, sed ne ĉiun ajn fivorteton.
ekstertemo.gif

Se vi volas paroli pri la neceseco aŭ malneceseco de moderatoroj, malfermu novan fadenon - tie ĉi ni diskutas nur pri tio, kiel nomi tiun koncepton. Dankon.
Mi ne timas vin. Mi mortos piede. Mi ne timas policemulojn.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 21:17:09 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

fajrkapo:
Mi ne tre ŝatas moderatoro-n, ĉar estas rekte el aliaj lingvoj, kaj ne estas klare kion faras ekzakte uzante tiun vorton, mi preferus alian vorton pli esperantan, kiel avertanto( ili povas averti uzantojn...), aŭ avertisto, eĉ regulisto, ĉar ilia fukcio estas kontroli regulojn.
Mi komprenas vian argumenton, tamen tiuj vortoj ne vere bone priskribas la aferojn, kiujn moderatoro povas fari en SMF. Moderatoro ne povas nur averti uzantojn, sed ankaŭ forigi kaj movi mesaĝojn ktp. (la precizaj permesoj estas agordebla fare de la administristo, vidu la afiŝdosieron).

Regulisto povus ankaŭ (eĉ pli verŝajne) esti la homo, kiu kreis la regulojn - kutime ne la moderatoroj, sed la administristoj.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 22:14:31 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Mi vidas, bone, estas ankaŭ aliaj kiel konduki-kondukisto aŭ kondukanto:
Laŭ REVO estas:
-Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo:konduki infanon per la mano; konduki blindulon, vizitantojn; konduki ĉevalon per la brido; konduki aŭtomobilon, maŝinon; direkti, gvidi.

-Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon.
ĝis

黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 02:37:18 Ngày 22 tháng 4 năm 2012

Bedaŭrinde en reta NPIV mi trovis "moderatoro" kiu signifas "moderigaĵo"... ankaŭ en la vortaro de lernu!

Kaj mia sperto en aliaj forumoj diras nenion al mi pri la diferenco inter tio kaj administranto. En la ĉinaj forumoj, XX-antoj nomiĝas "forumsekciestro" se ili kontrolas nur unu sekcion, aŭ "super-forumsekciestro" se ili kontrolas la tutan forumon... Kaj se mi komprenas vin ĝuste, darkweasel, la diferenco estas ke XX-antoj nur kontrolas la mesaĝojn, sed ne kreas regulojn nek flegas la funkciadon de la sistemo.

Venis al mia kapo la vorto "cenzuranto", tamen tio ŝajnas iom malbona por okcidentanoj, mi ne scias. Al mi plaĉas ankaŭ la vorto "prizorganto", aŭ eble "mesaĝ-prizorganto", se "prizorganto" pensigas vin pri "prizorgo de la sistemo".

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 03:22:02 Ngày 22 tháng 4 năm 2012

Forigite

opalo (Xem thông tin cá nhân) 03:53:52 Ngày 22 tháng 4 năm 2012

Mi preferus:
  • Moderigisto
  • Arbitraciisto

Quay lại