Więcej

Ninĵao aŭ ŝinobo?

od J_Marc, 26 kwietnia 2012

Wpisy: 52

Język: Esperanto

J_Marc (Pokaż profil) 26 kwietnia 2012, 23:11:12

ReVo konsilas ke, 'ŝinobo' estas preferinda, kaj 'ninĵao' evitinda. Tamen laŭ mi, oni povas uzi 'ninĵao' laŭ la 15a regulo pri internaciaj vortoj. Plue, ambaŭ vortoj troviĝas interrete.

Kia vi opinias? Ĉu vi scias tiujn vortojn? (Mi ne ankoraŭ skribas la difino ĉi tie, ĉar mi volas scii ĉu vi scias la vortojn). Eble mi malpravis pri la internacieco de 'ninĵao'.

flipe (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 14:29:16

Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananoj, "ninja" estas pli fama, sed estas "okcidenta" vorto, ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.

novatago (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 17:49:19

J_Marc:ReVo konsilas ke, 'ŝinobo' estas preferinda, kaj 'ninĵao' evitinda. Tamen laŭ mi, oni povas uzi 'ninĵao' laŭ la 15a regulo pri internaciaj vortoj. Plue, ambaŭ vortoj troviĝas interrete.

Kia vi opinias? Ĉu vi scias tiujn vortojn? Eble mi malpravis pri la internacieco de 'ninĵao'.
Eble se vi nur estus uzinta niĵaon, mi estus imaginta tion, kio tiu vorto estas. Mi devis serĉi la vorton ŝinobon por ekscii, pri kio temas. Poste mi imagis tion, kio estas "ninĵao".

Mi hispane vikipediumis iomete kaj malkovris ke "ninĵao" internaciiĝis post la dua mondmilito; eble japanoj jam uzis "ŝinobon" antaŭe kaj kiam la dua mondmilito okazis, tiu vorto jam estis Esperanta.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 18:23:59

flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananoj
Bone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.

Hyperboreus (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 18:33:28

Forigite

darkweasel (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 18:52:27

Hyperboreus:
darkweasel:
flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananoj
Bone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.
Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...
Supozeble regulo 15 rilatas!

TatuLe (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 19:19:13

flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.
En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"

Paquillo (Pokaż profil) 27 kwietnia 2012, 19:51:53

TatuLe:
flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.
En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"
Ne oni prefere, DEVIGE uzu ŝinobino.
La femeninon oni ĈIAM formas per IN

TatuLe (Pokaż profil) 28 kwietnia 2012, 00:31:29

Paquillo:
TatuLe:
flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.
En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"
Ne oni prefere, DEVIGE uzu ŝinobino.
La femeninon oni ĈIAM formas per IN
Vi pravas, mi tro malforte esprimis tion.

N-true (Pokaż profil) 29 kwietnia 2012, 12:37:10

darkweasel:
Hyperboreus:
darkweasel:
flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananoj
Bone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.
Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...
Supozeble regulo 15 rilatas!
Tamen iomete strange, ke ĝi ne aplikiĝis ĉe "Barato" aŭ "Kartvelio" (mi ofte devas klarigi, pri kiuj landoj temas). Landonomoj en Esperanto estas ja sufiĉe komplikaj. Oni foje diras ja "Suomio" por Finlando, sed neniam "Dojĉlando" por Germanio, aŭ "Ĝungguo" aŭ ion similan por Ĉinio. Estus interesa pripensi la aliajn landonomojn... Niponio, Hajastanio, Hangukio, Kalalitnunatio, Misrio, Kotdivŭario, Ŝvajcio, Esterrajĥio...?

Wróć do góry