Ninĵao aŭ ŝinobo?
viết bởi J_Marc, Ngày 26 tháng 4 năm 2012
Tin nhắn: 51
Nội dung: Esperanto
J_Marc (Xem thông tin cá nhân) 23:11:12 Ngày 26 tháng 4 năm 2012
Kia vi opinias? Ĉu vi scias tiujn vortojn? (Mi ne ankoraŭ skribas la difino ĉi tie, ĉar mi volas scii ĉu vi scias la vortojn). Eble mi malpravis pri la internacieco de 'ninĵao'.
flipe (Xem thông tin cá nhân) 14:29:16 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
novatago (Xem thông tin cá nhân) 17:49:19 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
J_Marc:ReVo konsilas ke, 'ŝinobo' estas preferinda, kaj 'ninĵao' evitinda. Tamen laŭ mi, oni povas uzi 'ninĵao' laŭ la 15a regulo pri internaciaj vortoj. Plue, ambaŭ vortoj troviĝas interrete.Eble se vi nur estus uzinta niĵaon, mi estus imaginta tion, kio tiu vorto estas. Mi devis serĉi la vorton ŝinobon por ekscii, pri kio temas. Poste mi imagis tion, kio estas "ninĵao".
Kia vi opinias? Ĉu vi scias tiujn vortojn? Eble mi malpravis pri la internacieco de 'ninĵao'.
Mi hispane vikipediumis iomete kaj malkovris ke "ninĵao" internaciiĝis post la dua mondmilito; eble japanoj jam uzis "ŝinobon" antaŭe kaj kiam la dua mondmilito okazis, tiu vorto jam estis Esperanta.
Ĝis, Novatago.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:23:59 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananojBone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 18:33:28 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:52:27 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
Hyperboreus:Supozeble regulo 15 rilatas!darkweasel:Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananojBone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.
TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 19:19:13 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 19:51:53 Ngày 27 tháng 4 năm 2012
TatuLe:Ne oni prefere, DEVIGE uzu ŝinobino.flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"
La femeninon oni ĈIAM formas per IN
TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 00:31:29 Ngày 28 tháng 4 năm 2012
Paquillo:Vi pravas, mi tro malforte esprimis tion.TatuLe:Ne oni prefere, DEVIGE uzu ŝinobino.flipe:ĉiomaniere, por ina, la vorto estas "kunoichi", ŝinobo/ninĵao estas por viroj.En Esperanto oni kutime ne uzas malsamajn radikojn por ina kaj vira versioj de unu sama afero. Anstataŭ "kunoichi" oni prefere uzu "ŝinobino"/"ninĵaino"
La femeninon oni ĈIAM formas per IN
erinja (Xem thông tin cá nhân) 14:25:23 Ngày 29 tháng 4 năm 2012
N-true:Oni antaŭe diris "Hindujo" por Barato, sed efektive "Hindujo" estas pli bona nomo por la tuta sub-kontinento (Barato, Pakistano, ktp).darkweasel:Tamen iomete strange, ke ĝi ne aplikiĝis ĉe "Barato" aŭ "Kartvelio"Hyperboreus:Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...Supozeble regulo 15 rilatas!
Plej grave - barataj Esperantistoj ne ŝatas la nomon Hindujo, kaj ĝenerale la tutmonda esperantistaro nomas landon kaj loĝantaron kiel ĝi volas nomiĝi. Do kvankam oni eble diris "Hindujo" en la pasinteco (eble tio havis pli da senco antaŭ ol Barato, Pakistano, kaj Bangladeŝo disiĝis kaj fariĝis memstaraj landoj), nun la barataj esperantistoj informis la ceteron de la mondo ke ili preferas la nomon "Barato". Bone, do! Ni nun tiel nomas la landon.
Nomoj kun loka deveno sed ne tre multa internacia uzo, kiel Kartvelujo kaj Kimrujo, eble formiĝis malgraŭ la sugesto de regulo 15. Sed la nomoj nun fiksiĝis en la lingvo kaj plej multaj esperantistoj feliĉe uzas ilin, do mi ne antaŭvidas ŝanĝojn pri tio. Interalie en Esperanto estas facilege distingi inter Kartvelujo kaj Georgio (usona ŝtato). En la angla, ne same facile! Oni devas diri "la ŝtato [...]" aŭ "la respubliko [...]"
Kutime ne gravus sed al mi nun gravetas, ĉar mi komencis novan laboron, kaj divenu - jes, estas alia dungito en mia grupo de novuloj, kaj li estas kartvelo. Kompreneble li devis uzi iom pli da vortoj por klarigi, de kie li venas, ol la novaj dungitoj kiuj venis el Barato kaj Kenjo (ĉar iliaj naskiĝlandoj ne kundividas anglan nomon kun usona ŝtato)