前往目錄

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

貼文者: fajrkapo, 2012年5月31日

訊息: 61

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2012年5月31日下午7:03:34

Por 'cheerleader' Wells (angla-esperanta) donas huraistino.

Maskoto ŝajnas esti tre internacia vorto, same maĵoreto.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年5月31日下午7:25:36

fajrkapo:Mi havas alian malserĉeblan vorton, pri subvesto, vira kaj
ina, krom subvesto, ĉu iu scias pliajn vortojn? (hispane bragas-ŝi,
calzoncillos, boxers, eslip-li)
Calzoncillos = kalsono.
Bragas = kalsoneto.

Amike.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年5月31日下午7:54:21

antoniomoya:calzoncillos = kalsono. Bragas = kalsoneto
Sed, ĉu la ino estas tre dika estas kalsonego? okulumo.gif
Bone mi havas alian, estas pri maŝino en kazino, kiun oni uzas por ĵeti monerojn ene, kaj bonŝance gajni iom da mono, hispane estas -tragaperras-, kio signifas pli malpli, monerglutilon (perra estas popula nomo por antikva monero)

HaleBopp (顯示個人資料) 2012年5月31日下午8:59:40

Tragaperras = Gugla tradukilo trovas "fendo maŝino". Certe tio devenas de la angla "slot machine".

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年5月31日下午9:19:11

HaleBopp:Tragaperras = Gugla tradukilo trovas "fendo maŝino". Certe tio devenas de la angla "slot machine".
Jes, mi rigardis nun dankon, ĉiel, estus fenda maŝino, aŭ fendmaŝino (fendomaŝino) sed ne eblas fendo maŝino, mi ne tre fidas pri tiu tradukilo, ekzemple, se mi estus komencanto, estus konfuzata.

zan (顯示個人資料) 2012年6月1日上午1:12:23

Al mi plaĉas esperante kreitaj vortoj, kiel simbolulo, ĵonglistino, kuraĝigistino. En la japana lingvo "mascot" estas "maskotto". Do mi facile komprenas "maskoto"n sed preferas "simbolulo"n. "Paradistino" ŝajnas bona, sed se en jena frazo, preferinda estas "ĵonglistino".
Hieraŭ mi vidis paradon. Estis amuze. Orde marŝis multaj homoj, el kiuj troviĝis muzikistoj kaj ĵonglistinoj. Ĉar ĉiuj inoj en la parado estas paradistinoj.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年6月1日上午8:25:42

zan:Al mi plaĉas esperante kreitaj vortoj, kiel simbolulo, ĵonglistino, kuraĝigistino. En la japana lingvo "mascot" estas "maskotto". Do mi facile komprenas "maskoto"n sed preferas "simbolulo"n. "Paradistino" ŝajnas bona, sed se en jena frazo, preferinda estas "ĵonglistino".
Hieraŭ mi vidis paradon. Estis amuze. Orde marŝis multaj homoj, el kiuj troviĝis muzikistoj kaj ĵonglistinoj. Ĉar ĉiuj inoj en la parado estas paradistinoj.
Jes, paradistino ne sencus tie. Sed ŝajnas al mi ke ĵonglistino ne ekzakte samsinifas al maĵoreto, ĉar la unua estas pli taŭga por cirko kaj aliaj aferoj pli danĝeraj, kaj la dua estas nur paradistino, kiu turnigas bastonon aŭ stangon, klare tiu nur povas esti nuanco, aŭ grado, eble maĵoreto ne estus necesa por inkludi ĝin kiel novan vorton, eble jes, nu, mi ne scias la kriteriojn.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年6月1日上午10:23:58

fajrkapo:
antoniomoya:calzoncillos = kalsono. Bragas = kalsoneto
Sed, ĉu por la ino kiu estas tre dika, estas kalsonego? okulumo.gif
Laŭ mi, tute trafe. Mi almenaŭ dirus tion, kaj mi certas ke la ĉirkaŭuloj starantaj proksime perfekte komprenus mian diron. ridulo.gif

Amike.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年6月1日下午1:36:57

antoniomoya:Laŭ mi, tute trafe. Mi almenaŭ dirus tion, kaj mi certas ke la ĉirkaŭuloj starantaj proksime perfekte komprenus mian diron. ridulo.gif...
Estas stranga al mi ĉi tiuj vorto, kalsoneto, mi ne tre komprenas ĝin, kaj ne tre ŝatas ĉar estas longa kaj ne taŭga laŭ mi.

marcuscf (顯示個人資料) 2012年6月1日下午1:39:51

Mi ŝatas "simbolulon"!

Mi neniam bezonis uzi vorton kiel "maĵoreto" en mia propra lingvo, do mi scias nenion pri ĝia utileco en Esperanto...

回到上端