Kwa maudhui

Kio estas humoro?

ya Paquillo, 3 Juni 2012

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 10:40:32 asubuhi

Kio signifas "humuro" laŭ vi?

Pri kio vi ŝatas ridi?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 11:04:33 asubuhi

Humoro laŭ miaj vortaroj signifas staton de la animo, ĉu bona (humuro), ĉu malbona (deprimo) aŭ alia (ekz. furiozo).

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 11:11:44 asubuhi

Graveda viro

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 11:18:35 asubuhi

dobri:Humoro laŭ miaj vortaroj signifas staton de la animo, ĉu bona (humuro), ĉu malbona (deprimo) aŭ alia (ekz. furiozo).
Bone, ni diru "humuron". Mi petas pardonon pro ne scipovi la tutan vortaron de esperanto.

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 11:56:18 asubuhi

fajrkapo:Graveda viro
Aŭ virino kun barbo.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 11:57:22 asubuhi

dobri:Humoro laŭ miaj vortaroj signifas staton de la animo, ĉu bona (humuro), ĉu malbona (deprimo) aŭ alia (ekz. furiozo).
Mi opinias ke ajn vortaro ne trafas aŭ ne povas trafi la signifon ĉikaze. Per la simpla kaj teoria ekzemplo kiun mi metis pri la graveda viro, ni vidos tri aŭ pli da sintenoj: la patrino, la amikoj, kaj la graveda viro.
Por la patrino estos dramo, imagu, ŝia virego, kia honto, kion diros la najbaroj...
Por la amikoj estos amuzega situacio, graveda, kun tiom da hararo sur brusto kaj mamoj...
Por la graveda estos tima afero, imagu post naŭ monatoj...
Ah, mi forgesis la edzinon, ŝi estos buŝmalfermata kaj ambaŭdirekten krura.

TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 1:22:59 alasiri

fajrkapo:

Mi ankoraŭ malcertas ĉu vi komprenis la diferencon inter humoro kaj humuro (tre konfuza vortoparo).

Makinary (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 3:49:26 alasiri

Mi pensas ke "humuro" signifas "mood"n en angla kaj "humoro" signifas "humorism"n en angla.

"Humoro" estas kiel la forumana Dobri diris: "stato de la animo".
"Humuro" raporti al la "spritaĵo"(en angla estas joke)

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 4:14:28 alasiri

Ne estas necesaj klarigoj en la angla, ankoraŭ ni provas paroli kaj skribi en ESPERANTO

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2012 7:53:05 alasiri

Makinary:Mi pensas ke "humuro" signifas "mood"n en angla kaj "humoro" signifas "humorism"n en angla.

"Humoro" estas kiel la forumana Dobri diris: "stato de la animo".
"Humuro" raporti al la "spritaĵo"(en angla estas joke)
Kial estante brazilano kiu ne parolas anglan (laŭ la profilo), vi klarigas en la angla kaj ne en la portugala?

Signifoj en la hispana:

Humuro: humor
Humura: humorístico
Humuristo: humorista
Humure: humorísticamente
Bonhumora?: de buen humor
Malbonhumora?: de mal humor, cabreao.
Ktp.

Vidu ankaŭ:
http://www.esperanto.es:8080/diccionario/inicio.js...

Kurudi juu