目次へ

Kial angla "library" tradukas al "biblioteko" kaj ne "libraro"?

Uronym,2012年7月8日の

メッセージ: 25

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月9日 12:26:19

Epovikipedio:
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Tio povas esti ankaŭ librovendejo.

N-true (プロフィールを表示) 2012年7月9日 15:24:26

Mi dirus, ke "libraro" simple estus tro ĝenerala termino. Ĉiu librovendejo kaj ĉiu biblioteko kaj ankaŭ mia hejma kolektado de vortaro povus esti "libraro". Taŭga vorto, se oni volas resti malpreciza.
Tamen, gravas ja distingi inter la diversaj specoj de tiaj "libraroj". Tial, oni aĉetas librojn en "librovendejo" kaj prunteprenas ilin en "biblioteko" (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla). Mian privatan vortararon mi povas daŭre nomi "libraro" aŭ eble "librokolektaĵo" aŭ ion similan.

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月9日 15:33:10

darkweasel:
Epovikipedio:
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
==' Vidu mian respondon al citaĵo de Sahaquiel.

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月9日 15:34:46

darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.
Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月9日 15:50:15

Epovikipedio:
darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.
Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
Por biblioteko, evidente.

hebda999 (プロフィールを表示) 2012年7月9日 16:16:09

En la pola lingvo biblioteko estas "biblioteka". Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro. Sed por "księgarnia" mi preferus librovendejo.

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月9日 19:26:59

hebda999:Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro.
Eraro ! Oni diras "librovendejo".

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年7月10日 1:02:23

Forigite

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2012年7月10日 2:00:52

N-true:... (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla)...
La vorto "libropruntejo" plaĉas al mi pli ol la kutima "biblioteko", kiun mi ne ŝatas multe. "Libropruntejo" priskribas ĝuste kaj plene, kaj konstruiĝas el ordinaraj Esperantaj radikoj. Ĝi estas tute uzebla Esperanta vorto.

Estas ne leĝo ke oni devas uzi nur kutimajn vortojn. Ni povas ŝanĝi la vortojn kiujn ni uzas, se aliaj (veraj) Esperantaj vortoj haveblas. Ofte, estas ne bonaj alternativaj vortoj, sed tiukaze mi opinias ke estas.

Se oni deziras kutimigi "libropruntejo", oni devas uzi ĝin. Do, mi planas uzi ĝin estonte.

N-true (プロフィールを表示) 2012年7月11日 11:08:45

Kio estas pli malbone pri "biblioteko" ol pri "libropruntejo"? Mi ĵus rigardis en la PIV: "biblioteko" estis ne fundamenta vorto, sed aperis ekde la Unua Oficiala Aldono. "Libro", "prunte" kaj "-ej-" ĉiuj estas fundamentaj vortoj.
Sed ĉu oni ne uzu vortojn nur, ĉar ili ne aperis en la originala fundamento, sed nur iam pli poste? Laŭ mi, ambaŭ vortoj havas la rajton esti uzataj. Nur "biblioteko" estas fiksa esprimo, dum "libropruntejo" estas tri-radika kunmetaĵo, el kiu du eĉ estas ne tro internaciaj aŭ vaste konataj (tiu kompreneble nur estus argumento por komencantoj).

Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...

先頭にもどる