訊息: 25
語言: Esperanto
darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月9日下午12:26:19
Epovikipedio:Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
N-true (顯示個人資料) 2012年7月9日下午3:24:26
Tamen, gravas ja distingi inter la diversaj specoj de tiaj "libraroj". Tial, oni aĉetas librojn en "librovendejo" kaj prunteprenas ilin en "biblioteko" (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla). Mian privatan vortararon mi povas daŭre nomi "libraro" aŭ eble "librokolektaĵo" aŭ ion similan.
Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年7月9日下午3:33:10
darkweasel:==' Vidu mian respondon al citaĵo de Sahaquiel.Epovikipedio:Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年7月9日下午3:34:46
darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月9日下午3:50:15
Epovikipedio:Por biblioteko, evidente.darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
hebda999 (顯示個人資料) 2012年7月9日下午4:16:09
Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年7月9日下午7:26:59
hebda999:Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro.Eraro ! Oni diras "librovendejo".
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年7月10日上午1:02:23
RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年7月10日上午2:00:52
N-true:... (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla)...La vorto "libropruntejo" plaĉas al mi pli ol la kutima "biblioteko", kiun mi ne ŝatas multe. "Libropruntejo" priskribas ĝuste kaj plene, kaj konstruiĝas el ordinaraj Esperantaj radikoj. Ĝi estas tute uzebla Esperanta vorto.
Estas ne leĝo ke oni devas uzi nur kutimajn vortojn. Ni povas ŝanĝi la vortojn kiujn ni uzas, se aliaj (veraj) Esperantaj vortoj haveblas. Ofte, estas ne bonaj alternativaj vortoj, sed tiukaze mi opinias ke estas.
Se oni deziras kutimigi "libropruntejo", oni devas uzi ĝin. Do, mi planas uzi ĝin estonte.
N-true (顯示個人資料) 2012年7月11日上午11:08:45
Sed ĉu oni ne uzu vortojn nur, ĉar ili ne aperis en la originala fundamento, sed nur iam pli poste? Laŭ mi, ambaŭ vortoj havas la rajton esti uzataj. Nur "biblioteko" estas fiksa esprimo, dum "libropruntejo" estas tri-radika kunmetaĵo, el kiu du eĉ estas ne tro internaciaj aŭ vaste konataj (tiu kompreneble nur estus argumento por komencantoj).
Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...