去目錄頁

Kial oni ne ofte vidas pasintaj kuntempaj vortoj?

walfino, 2012年8月24日

讯息: 18

语言: Esperanto

walfino (显示个人资料) 2012年8月24日下午5:50:39

Alia Esperantisto skribas al mi, ke Esperantistoj ne kutimas uzi vortojn tiel.
Ekzemple "skribatis", "diritas", "vidotus"...

Sed kial? Mi pensas ke tio estas pli mallonga, tial pli facila por skribi (eble ne havas granda malsamo, kiam oni dirantas).

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月24日下午6:38:33

tiaj formoj estas sufiĉe nekutimaj kaj tial ne tuj kompreneblaj. kiam mi vidas tian vorton, mi devas unue konverti ĝin al ĝia plena formo.

se ili estus pli uzataj, ili estus certe ankaŭ pli kompreneblaj.

hebda999 (显示个人资料) 2012年8月24日下午7:12:19

walfino:Sed kial? Mi pensas ke tio estas pli mallonga, tial pli facila por skribi (eble ne havas granda malsamo, kiam oni dirantas).
Simplaj formoj estas preferataj. Kompleksaj tensoj estas uzataj nur okaze, por montri la tempan rilatecon de plenumataj/itaj/otaj agoj. Sed eĉ tiam vi povas uzi simplajn tensojn:

Je la sesa mi estos trinkonta kafon = Je la sesa mi intencos trinki kafon.

galvis (显示个人资料) 2012年8月24日下午10:06:33

walfino:Alia Esperantisto skribas al mi, ke Esperantistoj ne kutimas uzi vortojn tiel.
Ekzemple "skribatis", "diritas", "vidotus"...

Sed kial? Mi pensas ke tio estas pli mallonga, tial pli facila por skribi (eble ne havas granda malsamo, kiam oni dirantas).
Uzante tiajn vortojn, la parolanto scias tion,kion li diras,
sed la aŭdanto devas fari tedan "tradukon".

HaleBopp (显示个人资料) 2012年8月25日下午2:36:39

darkweasel:tiaj formoj estas sufiĉe nekutimaj kaj tial ne tuj kompreneblaj. kiam mi vidas tian vorton, mi devas unue konverti ĝin al ĝia plena formo.

se ili estus pli uzataj, ili estus certe ankaŭ pli kompreneblaj.
Nenio alia dirinditus ! okulumo.gif

Paulinho (显示个人资料) 2012年8月25日下午5:23:28

Kial oni ne ofte vidas pasintaj kuntempaj vortoj?
En mia kazo, mi konfesas: kiel en la portugala ne estas io kiel "pasintaj kuntempaj vortoj" mi preskaŭ ĉiam skribas esperante sed la kapo (mia) restadas portugala (lingvo). Tiel ni havas vortojn esperantajn, sed strukturitajn en la nasklingvo.

walfino (显示个人资料) 2012年8月25日下午6:00:30

HaleBopp:Nenio alia dirinditus ! okulumo.gif
Ĉu mi povas "ŝati" ĉi tio okulumo.gif

hebda999 (显示个人资料) 2012年8月26日上午8:15:00

walfino:
HaleBopp:Nenio alia dirinditus ! okulumo.gif
Ĉu mi povas "ŝati" ĉi tio okulumo.gif
kial-ne-ot-us? ridulo.gif

walfino (显示个人资料) 2012年9月23日下午4:11:27

Bonegantas ridulo.gif

raffadalbo (显示个人资料) 2012年9月30日下午3:22:21

walfino:Ekzemple "skribatis", "diritas", "vidotus"...
hebda999:Je la sesa mi estos trinkonta kafon...
Mi ne estas certa, sed mi pensas ke:
- "mi estos trinkonta" estas korekta frazo laŭ la oficiala esperanta gramatiko
- "mi trinkontos" (aŭ "skribatis" ktp) ne estas konforma al la oficiala gramatiko, kvankam iuj taksas tion kiel naturan ekspansion de tiu gramatiko

回到上端