إلى المحتويات

Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?

من Francestral, 11 سبتمبر، 2012

المشاركات: 25

لغة: Esperanto

Francestral (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 12:44:33 م

Bonan tagon. Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?

Jen tradukoj de "mi ne scias" :
-en anglan lingvon : "I don't know"
-en francan lingvon : "je ne sais pas"
-en hispanan lingvon : "no sé"

La mallongigo de "I don't know" estas "I dunno".
La mallongigoj de "je ne sais pas" estas "je sais pas", "j'sais pas" kaj "chais pas".
"No sé" ne bezonas esti mallongigita, ĉar ĝi jam estas mallonga.

La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
Eble la mallongigoj de "mi ne scias" estos "mne sias" kaj "mesjas". ridulo.gif

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 12:48:20 م

Ne, mi ĉiam aŭdis nur "mi ne scias". Eventuale oni povas diri "ne scias".

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 2:21:21 م

Francestral:Bonan tagon. Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?...
Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj. Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla. Pripensu tion ĉi.

"Mi ne scias" estas tre bona, klara sentenco. Ne difektu ĝin.

Hundies19 (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 2:41:18 م

Eble 'Nescata' aŭ "nescio mia" aŭ 'nemia scio'?

Rugxdoma (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 5:24:04 م

hebda999:Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla.
Mi konsentas. Kaj oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ ne. La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.

Vilius (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 6:01:49 م

super-griek:sal(uton)
"Saluton" mem estas mallongigo de "Mi donas al vi saluton". Do "Sal'" estas mallongegigo ridulo.gif

novatago (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 7:25:28 م

Francestral:La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
ĉu tro longa? ĉu vere? Mi ne konsentas. Ĉiel ajn, se ĝi estus bezonata, jam ekzistus. Krom tio, pli bone klopodi esti komprenata, ol serĉi manierojn kompliki komunikon. Se ekzistas mallongigoj en aliaj lingvoj, ne estas ĉar la elparolo estas longa, sed ĉar la parolantoj estas pigraj kaj ne zorgas pri la graveco esti bone komprenataj. Se en Esperanto iam aperas tia afero, certe estos pro la sama kialo, kaj tutcerte, oni ne bezonas proponi ĝin.

Ĝis, Novatago.

PosmoX (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 7:51:17 م

Mi ne sciis ke la mallongigo de "I don't know" estis "I dunno".
Mi pensas ke la Esperanto devas esti facile komprene. Esperanto ne devas esti malfacile por komenculoj.

Francestral (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 8:07:51 م

Rugxdoma:oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ ne
Ĝi estas bona ideo.

Rugxdoma:La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.
Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?

Rugxdoma (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2012 9:15:27 م

Francestral: Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?
En la rusa jes, en aliaj lingvoj ne, aŭ eble en jargono kaj ekstrema slango. La celo tiam ne estas mallongigo sed estas eble kreemo kaj emo distiriĝi de nesamulojn aŭ de la socio, uzante strangajn vortojn. Povas ankaŭ esti situacio, kie oni, listigante aferojn, uzas ekstreman mallongigon, kiel la mallongigon "nifo" (neidentigita fluganta objekto), signifikantan "Ni ne scias ĉu tiu afero estas de la terglobo aŭ ne", aŭ ion.
Redaktita

عودة للاعلى