Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?
by Francestral, September 11, 2012
Messages: 28
Language: Esperanto
Francestral (User's profile) September 11, 2012, 12:44:33 PM
Jen tradukoj de "mi ne scias" :
-en anglan lingvon : "I don't know"
-en francan lingvon : "je ne sais pas"
-en hispanan lingvon : "no sé"
La mallongigo de "I don't know" estas "I dunno".
La mallongigoj de "je ne sais pas" estas "je sais pas", "j'sais pas" kaj "chais pas".
"No sé" ne bezonas esti mallongigita, ĉar ĝi jam estas mallonga.
La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
Eble la mallongigoj de "mi ne scias" estos "mne sias" kaj "mesjas".
Matthieu (User's profile) September 11, 2012, 12:48:20 PM
hebda999 (User's profile) September 11, 2012, 2:21:21 PM
Francestral:Bonan tagon. Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?...Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj. Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla. Pripensu tion ĉi.
"Mi ne scias" estas tre bona, klara sentenco. Ne difektu ĝin.
Hundies19 (User's profile) September 11, 2012, 2:41:18 PM
Rugxdoma (User's profile) September 11, 2012, 5:24:04 PM
hebda999:Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla.Mi konsentas. Kaj oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ ne. La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.
super-griek (User's profile) September 11, 2012, 5:50:01 PM
Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj.Tamen ekzistas sal(uton), kiel vi (fartas)?, ĝis (la revido). Tre ofte oni diras en konversacioj kotopo anstataŭ kaj tiel plu.
Vilius (User's profile) September 11, 2012, 6:01:49 PM
super-griek:sal(uton)"Saluton" mem estas mallongigo de "Mi donas al vi saluton". Do "Sal'" estas mallongegigo
novatago (User's profile) September 11, 2012, 7:25:28 PM
Francestral:La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !ĉu tro longa? ĉu vere? Mi ne konsentas. Ĉiel ajn, se ĝi estus bezonata, jam ekzistus. Krom tio, pli bone klopodi esti komprenata, ol serĉi manierojn kompliki komunikon. Se ekzistas mallongigoj en aliaj lingvoj, ne estas ĉar la elparolo estas longa, sed ĉar la parolantoj estas pigraj kaj ne zorgas pri la graveco esti bone komprenataj. Se en Esperanto iam aperas tia afero, certe estos pro la sama kialo, kaj tutcerte, oni ne bezonas proponi ĝin.
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
Ĝis, Novatago.
PosmoX (User's profile) September 11, 2012, 7:51:17 PM
Mi pensas ke la Esperanto devas esti facile komprene. Esperanto ne devas esti malfacile por komenculoj.
Francestral (User's profile) September 11, 2012, 8:07:51 PM
Rugxdoma:oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ neĜi estas bona ideo.
Rugxdoma:La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?