Tin nhắn: 25
Nội dung: Esperanto
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 12:44:33 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Jen tradukoj de "mi ne scias" :
-en anglan lingvon : "I don't know"
-en francan lingvon : "je ne sais pas"
-en hispanan lingvon : "no sé"
La mallongigo de "I don't know" estas "I dunno".
La mallongigoj de "je ne sais pas" estas "je sais pas", "j'sais pas" kaj "chais pas".
"No sé" ne bezonas esti mallongigita, ĉar ĝi jam estas mallonga.
La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
Eble la mallongigoj de "mi ne scias" estos "mne sias" kaj "mesjas".
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 12:48:20 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 14:21:21 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Francestral:Bonan tagon. Ĉu ekzistas parola mallongigo de "mi ne scias" ?...Mallongigoj fariĝas en naciaj lingvoj. Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla. Pripensu tion ĉi.
"Mi ne scias" estas tre bona, klara sentenco. Ne difektu ĝin.
Hundies19 (Xem thông tin cá nhân) 14:41:18 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 17:24:04 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
hebda999:Esperanto celas esti uzata interkulture. Tiam ĝi devas esti klara kaj simpla por ĉiuj uzantoj. Mallongigoj faras ĝin malpli klara kaj malpli simpla.Mi konsentas. Kaj oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ ne. La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.
Vilius (Xem thông tin cá nhân) 18:01:49 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
super-griek:sal(uton)"Saluton" mem estas mallongigo de "Mi donas al vi saluton". Do "Sal'" estas mallongegigo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
novatago (Xem thông tin cá nhân) 19:25:28 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Francestral:La elparolado de "mi ne scias" estas "mi ne stsias". Ĝi estas tro longa !ĉu tro longa? ĉu vere? Mi ne konsentas. Ĉiel ajn, se ĝi estus bezonata, jam ekzistus. Krom tio, pli bone klopodi esti komprenata, ol serĉi manierojn kompliki komunikon. Se ekzistas mallongigoj en aliaj lingvoj, ne estas ĉar la elparolo estas longa, sed ĉar la parolantoj estas pigraj kaj ne zorgas pri la graveco esti bone komprenataj. Se en Esperanto iam aperas tia afero, certe estos pro la sama kialo, kaj tutcerte, oni ne bezonas proponi ĝin.
Mi pensas ke, se mallongigo de "mi ne scias" ne jam ekzistas, ĝi aperos.
Ĝis, Novatago.
PosmoX (Xem thông tin cá nhân) 19:51:17 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Mi pensas ke la Esperanto devas esti facile komprene. Esperanto ne devas esti malfacile por komenculoj.
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 20:07:51 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Rugxdoma:oni povas diri "Eble", se oni ne scias ĉu jes aŭ neĜi estas bona ideo.
Rugxdoma:La nombro da silaboj en la Esperanta frazo estas 4, en la sweda frazo 4, en la ĉina frazo 4, en la rusa frazo 4, en la fenna frazo 3, en la svahila 3. Do ne estas granda diferenco inter diversaj lingvoj.Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 21:15:27 Ngày 11 tháng 9 năm 2012
Francestral: Ĉu ne ekzistas mallongigo de "mi ne scias" en tiaj lingvoj ?En la rusa jes, en aliaj lingvoj ne, aŭ eble en jargono kaj ekstrema slango. La celo tiam ne estas mallongigo sed estas eble kreemo kaj emo distiriĝi de nesamulojn aŭ de la socio, uzante strangajn vortojn. Povas ankaŭ esti situacio, kie oni, listigante aferojn, uzas ekstreman mallongigon, kiel la mallongigon "nifo" (neidentigita fluganta objekto), signifikantan "Ni ne scias ĉu tiu afero estas de la terglobo aŭ ne", aŭ ion.
Redaktita